1. Lingvo Libro

Pri la bonega kaj tre bela retejo de Desespero literaturamondo.org mi jam atentigis. Desespero daŭre vastigas ĝin kaj nun prezentas la jarkolekton 1934 de Lingvo Libro al vi. Ĝi estis kvaronjara aldono al Literatura Mondo inter 1934 kaj 1938 kaj probable la plej grava recenza revuo de la epoko. Mi citas el la enkonduka teksto de Desespero:

"Tamen LL celis «okupiĝi ne nur pro aperintaj libroj, sed ankaŭ ĝenerale pri nia literatura vivo» pere de intervjuoj kaj artikoloj. Ĝi volis «pritrakti ĉi rilate ne tiom gramatikajn problemojn, kiom demandojn stilajn, krome demandojn pri la speciala strukturo, spirito, evoluo, esprimpovo de Esperanto, ktp.» ...".

Se vi ne jam konas ĝin, malkovru nun foliumante!

Miaopinie 5 poentoj de 5: - - - ØØØØØ

2. Nia unua difin-vortaro

Malkovroj foje iras strangaj vojoj. Komenciĝis per amuza kaj iom stranga kolekto de historiaj anoncoj pri diversaj varoj en Esperanto de Roland: jen viskio, jen cigaredo, jen ĉokolado Esperanto. Desespero skanis pliajn: Sandalojn kaj kaŭĉukajn ŝuojn, glicerina dentpasto ("kiu ĝin uzis, tiu ĝin uzos") ktp. Kaptis lian intereson precipe reklamo por "Bicikloj Esperanto" el la urbeto Cereto en franca Katalunio, ĉar ilin vendis la esperantisto Paul Berthelot, fondinto de la "propaganda gazeto" Esperanto en 1905, kiu en 1908 fariĝis la oficiala organo de UEA kaj ekzistas ĝis hodiaŭ.

Jam nur la vivo de la posta anarkiisto Berthelot ofertas sufiĉe da temoj por tri romanoj (eksteredzeca infano de franca ministro, fuĝinta el Francio por ke li ne devu milit-servi, fondis la praasocion de Kataluna Esperanto-Asocio, elmigris al Montevideo, poste al Brazilo, poste en ties praarbaron por vivi kun la indianoj, kie li mortis en la aĝo de nur tridek jaroj). Sed spurante lian vivon, Desespero faris plian malkovron en la periodaĵo Esperanto de 1905: Jen la unua difin-vortaro Esperanto, verkita de Berthelot dum siaj du-tri jaroj en Cereto inter "Bicikloj Esperanto". Torso nur (A - debito), felietone aperita en la jarkolekto 1905 kaj pro tio preskaŭ forgesita. Sed - ja - surprize bona - kaj nun la unuan fojon facile konsultebla kiel pdf (8 p., 4,5 mb).

Miaopinie 4 poentoj de 5: - - - ØØØØ

3. Komputeko 2012

Komputeko, prikomputila terminokolekto, probable estas la plej ampleksa kaj influ-hava terminaro de Esperanto pri ĉio en rilato al komputiloj. Motoras Yves Nevelsteen, kiun ĵus intervjuis Libera Folio okaze de la publikigo de l' nova eldono 2012. La listo de novaj aŭ ŝanĝitaj terminoj estas imprese longa, kompetenta recenzo nepre dezirinda. Se iu parolas la volapukan fak-ĵargonon de la komputilistoj, mi ĝojus ekhavi gvidon. Tute senscie kaj subjektive por miaj tre personaj interesoj, kaj neniel juĝante pri la terminaro mem, mi emas je

3 poentoj de 5: - - - ØØØ

4. Komuna Esperanto-Kongreso, Berlino 2012

Last-last-last-momente la kongres-broŝuro fariĝis preta hieraŭ, ĝustatempe por la kongreso morgaŭ (25-a de majo). Ĝi estas bela kaj interesa ne nur por kongresanoj, ĉar ĝi enhavas iom da fonaj informoj pri la esperanta vivo en Berlino. Jen ĝi. Dankon al la organiza grupo ĉirkaŭ Felix.

Miaopinie 3 poentoj de 5: - - - ØØØ

5. Esperanto en la Ŝtata Arkivo en Berlino

En Berlino ekzistas kvar grandaj Esperanto-kolektoj: en Humboldt-Universitato, en la Ŝtata Arkivo, la privata kolekto de Esperanto-Ligo Berlino kaj tiu de d-ro Detlef Blanke. Antaŭ nelonge sinjoro Blanke aranĝis gviditan viziton al la Arkivo kaj ties biblioteko. Ni rajtis eniri la plej sanktan koron de tiu instituciego, la magazinon, kien normale mortemaj homoj kutime neniam penetras. Kaj jen, inter la heredaĵo de iu loke konata esperantisto, lia korespondo kun iu Z. Dio mia, estis kvazaŭ oni malfermus banan-plantejon por malsategaj simioj. La afablaj sinjorinoj-arkivistinoj vizit-fine sever-miene kontrolis, ke neniu perdiĝis en tiu bunkro de l' flava papero. Mi esperas, ke mi baldaŭ povos prezenti mian "predon" al vi. Se vi ŝatas malnovajn dokumentojn, vi konsentos pri

Miaopinie 4 poentoj de 5: - - - ØØØØ

6. Kio estas ankoraŭ direnda ...


... kompreneble alludas al la "politika poemo" "Kion necesas diri" de la nobel-premiito Günter Grass, kiu provokis tiom da kvereloj kaj disputaĉoj antaŭ kelkaj semajnoj. Reinhard Haupenthal tradukis ĝin al Esperanto kaj vi povas legi ĝin en "La Ondo" 5/2012, p. 13. Ĉar el la profundo de mia infaneca kaj senkulpa koro mi malŝategas "nian oldan Günter" ("trinku vian vinon kaj fermu la faŭkon"), sed ĉar la traduko de Haupenthal estas kiel kutime kaj rutine profesie bona kaj ĉar Wolfgang Kirschstein tiel bele kontraŭargumentas, mi grandanime disdonas jenon:

Miaopinie 1 poento de 5: - - - Ø

7. Nova blogo de Josep V.

Interesan novan blogon havas Josep V. el Katalunio. En sia galerio li prezentas i.a. multajn Esperanto-tradukojn el la kataluna. Vizitinda kaj mi esperas je pli. Pro tio provizore

Miaopinie 3 poentoj de 5: - - - ØØØ

-------

La ceterajn novaĵojn mi rakontas alian fojon. Ĉu mi jam diris, ke estas tiom da priblogindaj Esperanto-novaĵoj nuntempe, ke oni simple ne povas postsekvi?