— D-ro Emil Pfeffer —
En kontraŭo al tiu ĉi unua provo oni povis nur konstati en kiuj (aŭ en kiu) el la vivantaj lingvoj oni povas elmontri ekkoneble la koncernan E-an radikon. Tio estis do precize la inversigo de la origine provita vojo.
Ankaŭ la nomataj fremdaj vortoj de iu lingvo konigas senpere al la koncerna nacio la konforman esperantan vorton; tial ankaŭ la "fremdaj vortoj" en la nomitaj tri naciaj lingvoj devis esti konsiderataj.
El la nomita nombro da esperantaj radikoj estis troveblaj almenaŭ en unu el la tri esploritaj lingvoj: 2527.
En la germana lingvo kaj germanaj »fremdvortoj« konataj al klera germano estis elmontritaj: 68,16 %, en la angla kaj ĝiaj fremdvortoj: 76,26 %, en la franca: 79,69%.
La ĝenerala sumo devis kompreneble rezultigi multe super tio, ĉar tre granda nombro da internaciaj radikoj estis trovebla en ĉiu tri naciaj lingvoj kaj ankaŭ en Esperanto, ekz-e: gramatiko, grafito, temo, revolucio, principo.
La diverseco de l' influo de la tri esploritaj lingvoj estas do entute tre malgrava, La minimuma superpezo de la franca lingvo devenas antaŭ ĉio de la fakto, ke ĉe botanikaj, zoologiaj, mineralaj nomoj preskaŭ ĉiam en E-o la latina vortradiko estis akceptita. Tiu ĉi vortradiko vivas ankoraŭ tre ofte en la franca lingvo, sufiĉe ofte en la angla, sed nur tre malofte en la germana, ekz-e: tilio - lat. tilia — france tilleul — germane Linde; hirundo — lat. hirundo — france hirondelle — germane Schwalbe; arĝento — lat. argentum — france argent — germane Silber.
Plue la germana lingvo enhavis multe pli grandan nombron da vortoj (vokabloj), kiuj nur kun peno estas prononceblaj por la fremdaj nacioj, ol la franca lingvo.
Per tio ĉi la minimuma superpezo de la franca lingvo estas sufiĉe klarigita. Kiel rezulto de l' tuta esplorado povis esti konstatite: Esperanto estas nek angla, nek franca, nek germana lingvo; ĉiu el la tri lingvoj estas preskaŭ egale konsiderita, ĉar en iu el ili troviĝas preskaŭ 3/4 de la plej uzataj Esperanto-radikoj. Tio estas tia rezulto, ke oni entute ne povas imagi al si pli favoran por internacia lingvo.
------
Fonto: Lingvo Libro, kvaronjara suplemento al Literatura Mondo, 2/1934, p. 1. Desespero publikigis ĝin sur sia retejo "Literatura Mondo".
[1] Temas pri la Jürgensen-vortaro de 1904, vd. la bildon.
[2] Pri li mi bedaŭrinde nenion trovis. Ĉu iu konas lin?
------
Komento
Pfeffer resumas iun studon de iu Fr[iedrich] Francke. Ties korpuso estas la Jürgensen-vortaro de 1904. Jam ofte ni vidis, ke ĝi estas aparte neologismema kaj notas multajn, multajn vortojn senprobleme adapteblajn laŭ la 15-a regulo, kiujn Zamenhof ellasis en Universala Vortaro ĝuste pro tiu senproblemeco ("sultano-vortoj"). Do ne mirigas la alta proporcio de vortoj retroveblaj en franca, angla kaj germana. Kiel jam ĉe la oftec-vortaroj ni unu plian fojon konstatas la banalon, ke ĉiu rezulto dependas de la korpuso kaj de la difino, laŭ kiu oni "atribuas (alkalkulas)". Neeviteble ĉiam estas iu diskutebla "griza" zono, ĉar la kriterio de Francke / Pfeiffer estas la "averaĝa, klera lernanto de Esperanto". En la epoko de Pfeiffer tio probable estis abituriento, kiu lernis latinan, francan kaj eble anglan en la gimnazio. Tio neniel senvalorigas la studon. Mi volas nur atentigi, ke oni devas ĉiam prezenti kaj difini sian tekstaron kaj siajn difin-kriteriojn, kiel faris Pfeiffer en 1934. Sen tio, studo aŭ aserto nenion taŭgas.
Aviadistoj
Autor/in: Francken, Fritz
Quelle: In: Belga antologio. - Antverpeno. - S. [284], vol. 1
Tio probable estas jena flandra verkisto ne-esperantista: www.dbnl.org/auteurs/auteur.php?id=fran007. Relative malprobable, ke li faris deven-studojn pri la Jürgensen-vortaro.
Bedaŭrinde "Fr. Francke" estas tre ofta nomo kun historie malstabila ortografio (Frank, Franke, Francke, Franks, Francks ktp.). Tamen dankon.
Mi aldonas la esperantajn vortojn, uzitaj en artikolo kaj ties tradukon al la itala:
abato-abate/ sojlo-soglia/ kreski-crescere/ hirundo-rondine/ tilio-tiglio/ arĝento-argento/ gramatiko-grammatica/ grafito-grafite/ temo-tema/ revolucio-rivoluzione/ principo-principio/
Krome mi pensas ke Esperanto entenas precipe tiujn vortojn slavajn kiuj ankaŭ estas latindevenej.
Bernardo has replied to Helena TylipskaCherpillod, La Zamenhofa Radikfarado, 1990 p. 19 skribas:
"IV. Vortoj el itala fonto
Ili estas tre malmultaj pro tio, ke Z. verŝajne ne havis fluan scion de la itala lingvo. Kaj ofte ili estas depruntitaj pere de alia lingvo."
Sekvas jenaj 16 zamenhofaj vortoj:
ĉiĉerono, vermiĉelo, violonĉelo, pajaĉo, pasteĉo, doĝo, apogi, arpeĝo, sinjoro, grandioza, virtuozo, skermi, skizi, kadenco, Ticiano, Venecio.
Same pri vortoj el hispana-portugala fonto pro la sama kaŭzo. Temas ĉefe pri propraj nomoj kiel Barcelono kaj Kiĥoto ktp.
Sign-in to write a comment.