Fritz sendube apartenas al la homoj, kiuj scias plej multe pri Esperanto en Berlino. Li apartenis al la unuaj, kiuj nove lernis la lingvon post la malpermeso en GDR meze de la 1960-aj jaroj (jen liaj memoraĵoj pri tiu epoko). En 1993 aperis lia broŝuro pri la movado en Berlino inter 1903 kaj 1918, en 2003 la jubilea libro "Esperanto - Lingvo kaj Kulturo 1903-2003" pri cent jaroj de Esperanto en Berlino, kiun li redaktis. Jam de kelkaj jaroj Fritz gvidis nin je promenoj tra konataj kaj malpli konataj anguloj de la urbo, montris al ni ekzemple, kie Zamenhof parolis, aŭ en kiu domo laborista esperantisto kaŝis sin de la nazia polico, kie troviĝis la hejmo de socialdemokrata esperantisto, kiu fuĝis de la komunista reĝimo al okcidenta Berlino ktp.

"Oni nur vidas, kion oni scias" - Jen lia anonca teksto por la gvidata promeno dum KEK, sabaton, la 26-an de majo je la 14h30. Mi dankas al Fritz, ke mi rajtas publikig ĝin tie ĉi.

------

Lokoj de Esperanto-kulturo en Berlino

I. Lichtenberg

La Berlina distrikto Lichtenberg distingigita per la titolo „Loko de diverseco en Berlino“ estas riĉa je vidindaĵoj kaj lokoj por diversaj gustoj.

Dum la gvidado la 26-an de majo je la 14h30 horo tra la regiono proksime de la stacidomo Berlin-Lichtenberg kaj de la kongresejo vi povas sperti kelkajn interesajn lokojn de la Esperanto-kulturo sed ankaŭ ĝeneralajn vidindaĵojn.

Entute Lichtenberg ampleksas areon de pli ol 52 km², sur kiu loĝas pli ol 260 000 homoj. Ĝi etendiĝas de la plej nordaj iamaj vilaĝoj Wartenberg, Malchow kaj Falkenberg ĝis la plej suda iama kolonio Karlshorst. Ĉevalkursporta parko kaj germana-rusa muzeo en Karlshorst, bestoĝardeno, kastelo kaj tombejo de socialistoj en Friedrichsfelde, Stasi-muzeo (siatempa „Ŝtatsekureca ministerio“ en GDR) ĉe Frankfurter Allee kaj Memorejo Hohenschönhausen (siatempa prisono por politikaj arestitoj), Lichtenberg-a urbodomo (1898), malnova vilaĝpreĝejo (13-a jarcento), Ringcenter (centro por aĉetado) ĉe Möllendorffstraße, „Teatro ĉe Parkaue“ speciale por infanoj kaj gejunuloj, naĝejo ĉe lago Orankesee estas nur kelkaj el la vizitindaj lokoj en la distrikto.

Ne malproksime de la stacidomo Lichtenberg rigardeblas la Esperanto-Kulturcentro iniciatita de Johann Pachter kaj Peter Kühnel. En ĝi intertempe ne nur situas la ampleksa biblioteko de la Esperanto-Ligo Berlino, kie vi povas trovi apud literaturo el la lasta tempo rarajn Esperantolibrojn el la frua tempo de la lingvo. Sidejoj de Germana Esperanto-Asocio, de Germana Esperanto Junularo, de Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio kaj de Germana Esperanto-Arkivo estas en la domo kaj la renkontejo de la Ĵaŭda Rondo.

Tute najbare ĉe Esperanto-domo la Zamenhofparko atendas vin. En jaro 2008 Berlinaj geesperantistoj ĉi tie unuafoje renkontiĝis, aŭskultis muzikajn prezentojn kaj tekston de letero al la Lichtenberga urbestrino kun peto nomi la parkon laŭ Zamenhof. Oni entreprenis tramveturadon de Lichtenberg al la Pola Instituto memoriginte pri vizito de Zamenhof en Berlino en 1908. En 2009 la parko ricevis la nomon okaze de la 150-a datreveno de la naskiĝo de Zamenhof.

Kelkajn paŝojn en direkto al strato Alt-Friedrichsfelde estas videbla angula domo, en kies teretaĝo Kulturliga Klubo de 1968 ĝis 1991 estis renkontejo de Esperanto-grupo gvidita unue de Dieter Berndt, kiu ankaŭ estis kursestro, poste de Hartmut Mittag kaj Irmgard Endruscheit. Regulajn kontaktojn havis la grupo kun geesperantistoj en Pardubice surbaze de amikeca kontrakto ekde la 1970-aj jaroj. Internacie konataj gastoj venis ĉi tien, ekzemple prof. Humphrey Tonkin. En 1989-91 okcidentberlinaj geesperantistoj volonte venis ĉi tien.

Promenante ni preterpasas en strato Giselastraße la sidejon de Kulturring Berlin (kulturorganizaĵo). Tie laboris en la 90-aj jaroj Ulrich Becker kunfondinto de la eldonejo Mondial. Ĝi eldonis en 1999, en la jaro de Goethe kaj de la UK en Berlino, ekzemple ambaŭ partojn de „Faŭsto“ en la traduko de d-ro Karl Schulze. Intertempe la eldonejo translokiĝis al Nov Jorko kaj eldonis apud multaj Esperanto-libroj, ekz. Jubilea Libro - 100 jarojn Esperanto en Berlin” literaturaĵojn en angla kaj franca lingvoj.

Fine de la promenado ni atingos la kongresejon „Max-Taut-Aula“. En tiu ĉi aŭlo la distrikta parlamento de Lichtenberg en 2008 decidis pri la nomo de „Zamenhofpark“,en decembro 2009 ni festis komunan Zamenhoffeston kun polaj geesperantistoj tie.

La konstruaĵo estas elstara ekzemplo de nova arkitekturo en la 20-aj kaj 30-aj jaroj. Dum la gvidado ni vidos apud aliaj vidindaĵoj kelkajn verkojn de tiu ĉi moderna konstruado de diversaj arkitektoj, ekzemple la „Sonnenhof“ (Suna Korto) de la arkitekto Erwin Gutkind.

Interesuloj povas laŭ deziro ankoraŭ iri al la proksima lago „Rummelsburger See“ kun interesa ĉeborda pado.

II. Aliaj urbo-distriktoj

En Ruĝa Urbodomo ĉe strato Rathausstraße okazis kelkaj gravaj aranĝoj, inter alie en 1908 dum Postkongreso de la 4aa UK en Dresdeno multaj elstaraj geesperantistoj parolis tie, ekzemple Zamenhof mem, en 1999 tie okazis akcepto nome de la Reganta Urbestro dum 84a UK de Esperanto en Berlino.

La 84a Universala Kongreso de Esperanto en 1999 okazis en Berlino en unu el la plej grandaj kaj plej modernaj kongresdomoj de la mondo, en Internacia Kongresa Centro Berlino (ICC). En urbodistrikto Charlottenburg-Wilmersdorf ĝi troveblas.

La Ŝtata Biblioteko en strato Unter den Linden disponas pri ampleksa Speciala Esperanto-Kolektaĵo, kiu estiĝis, ĉar en 1936 la Biblioteko de la likvidita Esperanto-Instituto en Lepsiko venis al Berlino.

Alia granda Esperanto-kolekto nun situas en Federacia Arkivo (Fondaĵo Arkivo de Partioj kaj Amasorganizaĵoj de GDR) en Finkensteinallee (Berlin-Lichterfelde). Biblioteko kaj arkivo de iama Esperanto-Asocio en GDR tie post anonco uzeblas.

En distrikto Neukölln vizitindas la Esperantoplaco proksime de la stacidomo Sonnenallee, tie staras en 1992 plantita Zamenhof-kverko kaj tabulo kun klarigoj pri Esperanto en Neukölln.

En alia distrikto, nome Prenzlauer Berg, rigardeblas ĉe fasado de Kulturdomo „danziger50“ surskribo en Esperanto: „En Prenclova Monto al Apolono kaj al la Muzoj“. En la domo ekde ĝia inaŭguro kiel kulturdomo en 2006 estas renkontejo de Esperanto-grupo, unu el la fakgrupoj de la Kulturasocio Prenzlauer Berg r. A. La Esperanto-grupo en Prenzlauer Berg ekde 1965 seninterrompe agadas.

La domo mem estas protektata kiel monumento. La fama Berlina arkitekto Hermann Blankenstein projektis ĝin kiel domo por direktoro de la surkorta lernejo (1894).

Fritz Wollenberg