MK donis jenajn trafajn ekzemplojn:
"Ekzemple la franca "foine" en Esperanto iĝas "fojno", dum "voile" iĝas "vualo" ĉar en la rusa troveblas вуаль [vual] kaj "trottoir" iĝas "trotuaro" ĉar en la rusa troveblas тротуар [trotuar]."
Per la bonega Etimologia Vortaro de Ebbe Vilborg ni povas facile kompletigi la ekzemplojn, kie franca "oi" estas transskribita al esperanta "ua" pro rusa (kaj pola) "ua" ("уа"):
buduar-o (OA 1, 1909) - boudoir - будуа́р
ekspluat-i (Beaufront 1902, OA 2, 1919) - exploiter - эксплуати́ровать
memuar-o (Z 1912 [1]) - memoire - мемуа́ры (signifas: memor-libro)
repertuar-o (Jürgensen 1904, OA 1, 1909) - repertoire - репертуа́р
trotuar-o (RE 1889, F-to) - trottoir - trotuar, chodnik - тротуаръ
tualet-o (RE 1889, F-to) - toilet - tualeta - туалетъ
vual-o (RE 1889, F-to) - voil - wual, zasłona - вуаль
La ekzemplo de memuaro cetere ne troviĝas ĉe Vilborg (li traktas nur Fundamentajn kaj Oficialajn radikojn), sed en la nur 32-paĝa, sed same nepre havinda kaj elstara broŝuro de André Cherpillod, La Zamenhofa Radikfarado, 1990, al kiu Vilborg referencas. Cherpillod enkondukas:
"Bedaŭrinde, Zamenhof neniam donis preiczajn regulojn por esperantigi etnolingvajn vortojn. ... Reguloj pli-malpli precizaj estis eble en la menso de Zamenhof, kaj li aplikis ilin nekonscie, sed li ne skribis ilin en leĝofara formo. Ĝuste ilin mi volas retrovi, ... esplorante la zamenhofan leksikon."
Sed, ho ve, tiuj reguloj aŭ estas sufiĉe kompleksaj aŭ ne unuece aplikitaj. Jen kion skribas Cherpillod pri la transskribo de nura franca "oi" (p. 18):
OI [wa] → OI, aŭ OJ, aŭ OE, aŭ O, aŭ E, aŭ UA (neniu preciza regulo)
OI: foire - foiro, soif - soifo
OJ: fois - fojo, foin - fojno, coin - kojno, voie -vojo
OE: point - poento
O: croiser - krozi, toile - tolo
E: Artois - arteza, voiture - veturi (itale vettura)
UA: exploiter - ekspluati, mémoire - memuaro, trottoir - trotuaro (ruse тротуаръ, [pole trotuar]), toilette - tualeto (ruse туалетъ, pole tualeta), voile - vualo (ruse вуаль, pole wual).
Ses malsamaj transskriboj sole por la franca "oi"! Kompreneble ni povus daŭrigi per aliaj francaj vortoj, ekzemple franca ŒU → esperanta E aŭ O:
manovr-i - manœuvrer - маневрировать, sed манёвр.
buljon-o - bouillon - pole: buljon, ruse: бульо́н (franca -ILL [j] → esperanta LJ laŭ la slava kutimo).
vanil-o - vanille [ij] - germana: Vanille [il-le] - pola: wanilia - rusa: ваниль [l].
Kiu havas intereson kaj tempon povas preskaŭ senfine daŭrigi. Trafajn ekzemplojn oni trovas en la valora studo de sinjoro Cherpillod.
------
P.S.: La titolon de tiu ĉi blogero mi transprenis el la komento de MK, al kiu mi dankas pro la instigo al tiu teksto.
------
[1] Gentoj kaj Lingvo Internacia. Memuaro. Aparta eldono 1912 de la Esperanto-Propaganda Instituto en Leipzig. N-roj 1-15.
Mult-instrua supo
-
Desespero prezentis al ni " la plej fundamentan supon " el ruĝa beto barĉo , tradicie kuirita en P…
-
22 May 2012
Kiel difini deven-lingvon de esperanta vorto?
-
Iom diskutinte pri la proporcioj, laŭ kiuj diversaj fontolingvoj etimologie kontribuis al la esperan…
-
12 May 2012
See all articles...
With...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
1 491 visits
La franca tra rusa binoklo
Diskutinte pri la demando "kiel rusa Esperanto vere estas?", Milokula Kato prave atentigis pri tio, ke "francaj vortoj estas transskribitaj malsammaniere [al Esperanto] depende de tio, ĉu ili enestas ankaŭ en la rusa lingvo aŭ ne". Tiel estas ...
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Franca qu -> rusa kv, pola kw.
meblo, ĉu de germane Möbel aŭ ruse / pole мебель / mebel ?
krejcero, ĉu de germane Kreuzer aŭ ruse Кре́йцер?
funto, ĉu de germane Pfund aŭ ruse / pole / jide фунтъ / funt / funt?
Ktp., vd. la specimenon el Cherpillod: www.ipernity.com/doc/bernardo/12706525.
Sign-in to write a comment.