KEK, la komuna Esperanto-kongreso de la asocioj germana, dana kaj pola ĉi-jare okazos de la 25-a ĝis 28-a de majo en Berlin-Lichtenberg. Kompreneble vi povas simple elekti inter iu el la tri proponoj de LKK. Tio havas la grandan avantaĝon, ke vi loĝas proksime de la kongresejo kaj pagas nur rabatitan tarifon. Sed eble vi ja planas alveni iom pli frue aŭ resti pli longe kaj ŝatos iun ne tiel kutiman tranokt-eblecon. Tiukaze eble pripensu jenajn eblecojn:

1. Hüttenpalast (Palaco de ĉaledoj)
En la iama muntad-halo de bankrotita fabriko por polv-suĉiloj oni starigis nostalgiajn rul-domojn kaj ĉaledojn. Tutjare oni tiel povas favorpreze dormi kvazaŭ kiel sur subtegmenta kampadejo. Fotojn vd. tie kaj tie ĉi. Miaopinie: Amuza, foleta kaj varma.

2. Ostel
Hotelo en tipa GDR-altkonstruaĵo, t.n. slabokonstruaĵo, kies ĉambroj estas en la GDR-stilo de la 1970-aj kun originalaj mebloj, radioj, tapetoj ktp. el la socialisma epoko. Super la lito pendas foto de la komunista ŝtat-prezidanto. Fotojn vd. tie. Miaopinie: Bizara, sed instrua, viva historio, taŭga ankaŭ por familioj.

3. Das andere Haus VIII (La alia domo VIII)
Ĉeloj de iama malsanulejo de la GDR-karcero Berlin-Rummelsburg. Nur taŭga, se vi ne suferas je klaŭstofobio. En la kelo troviĝas "ĉambro de silento", kie oni informas pri la iama malliberejo kaj la viktimoj de la diktaturo, senhomigitaj en la domo. Jen fotoj. Miaopinie: Por mi persone tro peza kaj forta, sed ja, multaj interesiĝas pri ĝi.

4. Eastern Comfort
Senmotora ŝipo sur rivero Spree apud Oberbaumbrücke, kiu ligas la iaman okcidentoj kaj orienton, nome la kvartalojn Kreuzberg kaj Friedrichshain kie ekzistas multaj modaj trinkejoj kaj diskotekoj. Vi povas aŭ tranokti en kajuto aŭ per via propra dormo-sako dormi sur la ferdeko. Pro sekureco nur por homoj, kiuj kapablas naĝi kaj havas pli ol ses jaroj. Miaopinie: Mojose.

5. Scube Park
Loĝkuboj por maksimume kvar personoj sur la razeno de publika naĝejo tuj apud la iama flughaveno Tempelhof. Malavantaĝo: oni ne rajtas bani sin nokte, kiam mankas lumo kaj apudbazena sukuristo. Ĉu la gastoj vere respektas tiun regulon? Alikaze: Kia panoramo, rigardu la fotojn. Miaopinie: Foje elprovinda.

6. Honigmond
Ĉiuj ĉambroj (kaj ties prezoj) estas individue malsamaj, stilo pluŝo kaj kiĉo, kun pentraĵoj de monarkoj kaj princinoj, tre centra. La samnoma restoracio iam estis la renkontejo de la GDR-opozicio de verkistoj kaj artistoj, ĝis kiam la socialismaj aŭtoritatoj fermis ĝin "pro troa plenumo de la ekonomia plano". Mi ofte rekomendas ĝin al eksterlandaj gastoj, kiuj profesie vizitas nian oficejon. Pliaj fotoj. Miaopinie: Precipe virinoj ŝatas ĝin.

7. Propeller Island City Lodge
Laŭ sia memkompreno la tuta hotelo estas granda artaĵo. Praktike tio signifas ekzemple, ke la mebloj pendas de la plafono aŭ la planko estas oblikva, vi dormas en leona kaĝo aŭ ĉerko, la banĉambro havas truon en la muro por ke oni povas pli facile observi vin, kiam vi duŝas ktp. Simple rigardu mem la fotojn. Miaopinie: Certe la plej freneza nuntempe, Dio mia.

Se tro fola kaj aŭdaca por vi, simple mendu ĉambron en iuj el la LKK-hoteloj. Ĉefas nur, ke vi venos

Pentekoste 2012 al Berlino