I.
Tempelhof estas iama urbo-distrikto kaj nuna kvartalo de Berlino nur ses metro-staciojn sude de la centro. Grandan ebenan terenon, la t.n. Tempelhofer Feld la prusa armeo dum la imperiestra epoko uzis por kasernoj kaj soldata ekzercad-kampo. En 1909 la usona flug-pioniro Orville Wright tie ĉi prezentis sian flug-aparaton kaj faris kelkajn rekordajn flugojn. En 1923 ĝi fariĝis la ĉefa flughaveno de la ĉefurbo. La aer-trafiko en la flughaveno pli kaj pli kreskis. En 1936 la nazia registaro ekkonstruis novan nov-klasikan akceptejon, kiuj kun longo de 1,2 kilometroj dum du jaroj laŭ uzebla spaco estis la plej granda konstruaĵo de la mondo kaj la plej moderna flughaveno de la epoko, kiu jam antaŭvidis ĉiujn funkciojn de niaj nunaj, kaj kies principoj inspiris multajn aliajn flughavenojn. Fine de aprilo 1945 la Ruĝa Armeo konkeris la terenon, kiun ĝi en julio de la sama jaro transdonis al la usonanoj.
Eble plej konata Tempelhof fariĝis dum la Berlin-blokado inter junio 1948 kaj julio 1949. Ĉar Sovetunio interrompis ĉiujn stratojn, fervojajn liniojn kaj kanalojn inter Okcidenta Berlino kaj Okcidenta Germanio, la okcidentaj aliancanoj kreis "aeran ponton", transportantaj ĉion necesan por la transvivo de la okcident-berlinanoj, precipe nutraĵojn kaj hejt-materialon, per avioj al (ĉefe) Tempelhof. Dum kelka tempo ĉiujn 90 sekundojn alteriĝis kaj forflugis usona transport-avio.
Post la blokado Tempelhof estis uzata parte de la usona armeo, parte por civilaj flugoj. Denove ĝi fariĝis la plej grava flughaveno de (nun nur plu okcidenta) Berlino. Ĝis la konstruo de la muro en 1961 multaj fuĝintoj el soveta GDR vojaĝis al orienta Berlino, transpasis la ankoraŭ malfermitan sektoran limon al okcidento kaj de Tempelhof flugis al FRG. En 1975 oni fermis ĝin por civilaj flugoj, kiuj ek de tiam uzis la modernan flughavenon Tegel en la nordo de Berlino. En 1985 civilaj avioj tamen revenis. Ĉar la start- kaj alteriĝ-lenoj kun 2116 metroj estas relative mallongaj por modernaj grandaj avioj, uzis ĝin ĉefe malgrandaj kaj mez-grandaj flugante nur al celoj en Germanio kaj la najbaraj landoj. La "grandaj fiŝoj" restis en Tegel. Post la reuniĝo la usona armeo forlasis Berlinon kaj Tempelhof en 1993. Post plebiscito, en kiu la plimulto ja votis por daŭra uzo kiel flughaveno, sed maltrafis la minimuman kvorumon, oni fermis ĝin en 2008. La historie plej grava flughaveno de Germanio post 85 jaroj ĉesis esti flughaveno.
II.
Restis giganta konstruaĵo de 1,2 kilometroj kaj vastega malplena tereno tre proksima de la urbo-centro. Kion fari per ambaŭ? Investistoj tuj proponis konstrui tute novan luksan urbo-kvartalon ĉirkaŭ centra parko. Initiativoj de civitanoj postulis liberan aliron kaj protekton de la libera spaco. La urbo-administracio fondis disvolviĝan societon kaj iniciis ideo-konkurson. Dume oni jam malfermis la terenon por ĉiu ajn, ĉar ĝia gardado kontraŭ malleĝaj vizitantoj simple estus tro kosta. Oni do faris tion, kion oni tiel ofte faras en Berlino: Zwischennutzung. Zwischennutzung, do la dumtempa, provizora uzo de io, kio perdis sian funkcion kaj ne jam havas novan daŭran funkcion, eble estas la tria plej "berlina" vorto post Kiez kaj knorke. Daŭre io estas en la stato de Zwischennutzung. La GDR-stadionon de la monda junularo oni malkonstruis por konstrui sur la tereno la novan oficejon de la sekreta servo. Inter malkonstruo kaj novkonstruo estis eble kvin jaroj, dum kiuj oni povis ludi golfon inter ruinoj kontraŭ unu eŭro - Berlino ekhavis sian faman golfejon de senhejmuloj kaj senlaboruloj sur plej multkosta centra-urba tereno ... ankaŭ ĝi bedaŭrinde Zwischennutzung nur, jam ne plu eblas ludi tie, la nova administracia konstruaĵo intertempe estas preskaŭ preta kaj severe ŝirmita kontraŭ vizitantoj.
Tempelhof male ankoraŭ kelkaj jaroj estos en Zwischennutzung. La akceptejegon uzas diskoteko kaj la foiro de modo. Ĝi rolas kiel film-studio, magazeno kaj grand-bazaro. En iama hangaro (avio-halo) oni povas sketi, en alia oni okazigis rajd-turniron. Sur la alteriĝ-lenoj junuloj sur rul-bretoj aŭ rul-ŝuoj lasas sin tiri de kajtoj. Sur la herbejego piknikas familoj aŭ sin karesas paroj. En iu angulo kolektiĝas hobiistoj kun telestireblaj miniaturaj avioj kaj helikopteroj, en alia ili veturigas radie stireblajn mini-aŭtojn, en tria ludas tekno-muzikon kaj pied-pilkadas. Ĉiuspecaj kajtoj kaj flug-drakoj dancas en la aero, infanoj lernas bicikli, kie iam altondris avioj nur malmultajn metrojn super la tegmentoj de la domoj rande de la flugkampo.
Laca patro kuŝas en la herbejo, observas la traktorojn, kiuj rikoltas la herbon ĉe la horizonto, la pruse bluan ĉielon kun ĝiaj buntaj flug-aparatoj, la minareton de la moskeo en fora Neukölln kaj subite havas momentan horror vacui.
- "Hej, paĉjo, ĉu vi vidis mian salton kun la rul-breto? Mojose, ĉu?"
. "Jes, fakte, imprese! Aŭskultu, ĉu ni ne volas iri al la muzea avio apud la hangaro? Estas el la epoko de la Berlin-blokado. La berlinanoj nomis ilin vinber-bombavioj, ĉar la pilotoj ĵetis dolĉaĵojn binditaj al etaj paraŝutoj el la avioj por la infanoj. Survoje vi povas denove montri al mi vian salton."
---o---
Pliaj fotoj:
Guglo-fotoj
Tempelhofer Freiheit
Sign-in to write a comment.