1. literaturamondo.org
Desespero realiĝis gigantan projekton: Apartan retejon nur pri la ĝis nun plej grava beletra esperanta revuo Literatura Mondo (1922-1949). Legu lian priskribon en Ipernity kaj ĉirkaŭabelumu en lia bela nova retejo. Gratulon al li kaj agrablan perdiĝon en la klasikaj tekstoj al vi.
2. Fromaĝo sub kloŝo, virino malantaŭ arbaro kaj teleroj en korbo
Kirilo verkis interesan artikolon pri "spaco kaj lingvo" en Monato 12/2011, p. 22-23: Kiel diversaj lingvoj perceptas la koncepton de spaco? Kial ni diras "fromaĝo sub kloŝo", sed "aero en kloŝo"? Ĉu ni diru "vivi sur insulo" aŭ "vivi en insulo"? Jen surpriza specimeno: "Kie eŭropanoj diras 'ŝi kaŝas sin post la arbo', parolantoj de la okcident-afrika lingvo haŭsa diras 'antaŭ la arbo', ĉar ili donas al objekto kiel arbo fronton laŭ 'tandema' principo, ne laŭ la 'spegula'." Kaj kion pri la teleroj en la korbo? Nu, laŭ Kirilo ili en kelkaj lingvoj "estas" en la korbo, en aliaj "sidas" en ankoraŭ aliaj "kuŝas". Ĝuinda legaĵo.
3. Neves: Historia Vortaro de Esperanto 1887-1888
Havi historian vortaron de Esperanto (HV) estas delonge deziro de multaj lingve kaj historie interesitaj esperantistoj. HV notas la unuan aperon de difinita vorto en nia literaturo. Okaze de Zamenhof-tago 2011 (samtempe tago de la Esperanto-libro) la eldonejo Iltis nun ofertas:
Gonçalo NEVES. Historia vortaro de Esperanto. 1887-1888. (Bad Bellingen): Edition Iltis 2011, 113 p. 4° (Schriften zur Esperantologie und Interlinguistik. 25.). ISBN 978-3-932807-96-1
kaj priskribas ĝin jene:
Gonçalo Neves nin surprizas per la ĝermo de Historia Vortaro (HV) en kiu li skrupule analizas kaj prezentas la vort-materialon de la inkunabloj de la jaroj 1887 kaj 1888. Per HV oni povas facile ekscii, kiu-kiam-kie unua-foje uzis iun vorton en difinita epoko. Tiel jam nun montriĝas, ke la unua nezamenhofa radiko estas mebl/ (lanĉita de Blumenthal en 1888) kaj ke Löb Einstein enkondukis la radikojn ĉef/, ĉapitr/, kontor/… La vortaro prezentas unuan etapon en la sistema esploro de nia vort-trezoro en la 19a jar-cento kaj apogas la tezon, ke en 1900 Esperanto estis ĉiu-sence plene ellaborita lingvo. Tiele montriĝos, kiu, krom Zamenhof, ĝin kunforĝis…
Mendeblas kontraŭ 21 eŭroj plus sendo-kostoj de:
- EDITION ILTIS. Irmi Haupenthal. La Saousse. F-84340 Malaucène
- Tel.: + 33 (0)490652833, Mobil: + 33 (0)611365590, E-mail: RIHaupenthal@aol.com
aŭ via kutima libro-servo.
4. Cherpillod: La gramatikiloj de Esperanto alfabete
Simono Pejno detale recenzas la novan franc-lingvan gramatikon de Esperanto verkita de eks-Akademiano André Cherpillod en Monato 12/2011, p. 24-25: "Gramatika ĉefverko, simila al PMEG kaj PAG ... [klariganta] la 236 plej bazajn vortojn, vortetojn, prefiksojn, sufiksojn kaj finaĵojn de Esperanto." En la franca "Les outils grammaticaŭx de l'Espéranto" traktas tiklajn punktojn kiel po kaj ol, da kaj de, kiom kaj kiel ktp. en alfabeta, do facile konsultebla ordo. "Definitive bonega gvidilo por ĉiuj komencantaj kaj progresintoj, scipovantaj la francan", juĝas Pejno, komparanta ĝin kun PMEG kaj PAG.
Cherpillod, André. Les outils grammaticaŭx. Courgenard [Francio]: Eld. Èdition de la Blanchetière 2009, 185 p. ISBN 2-906134-84-8. Prezo ĉe FEL 15,90 eŭroj plus afranko.
Sign-in to write a comment.