La dancantaj knabinoj
Ni unue rigardu la danco-scenon, kiun mi jam citis. Jen kiel tradukis ĝin Seybt. La malnovan germanan ortografion mi lasas senŝanĝe (ekzemple Styl anstataŭ la nuna Stil, Eigenthum, complicirt ktp.):
Seybt ĉ. 1880
"... Und wie tanzten sie! Nicht wie Operntänzer. Durchaus nicht! Und nicht wie Madame Soundso's ausgezeichnete Schülerinnen. Nicht im Mindesten! Es war kein Quadrilletanz, keine Menuet, nicht einmal eine einfache Anglaise. Es war weder nach dem alten, noch nach dem neuen Styl; nicht nach dem französischen, nicht nach dem englischen Styl; eher zufällig ein wenig im spanischen Styl, der, wie man sagt, ein freier und munterer Styl ist und von den klappernden Castagnetten den Anstrich einer allerliebsten Improvisation bekommt."
Zamenhof 1891
"... Kaj kiel ili dancadis! Ne kiel dancistinoj teatraj. Tute ne! Kaj ne kiel la bonegaj lernantinoj de sinjorino Tiu-kaj-tiu. Neniel! Ĝi ne estis kvadrilo, ne menueto kaj eĉ ne simpla anglezo. Ĝi estis nek laŭ la malnova stilo, nek laŭ la nova, nek laŭ la franca, nek laŭ la angla stilo; pli ĝuste okaze iom en la stilo hispana, kiu, kiel oni diras, estas stilo libera kaj vigla kaj de la frapantaj kastanjetoj ricevas iom la karakteron de rava improvizado. ...".
Dickens 1846
"... How they did dance! Not like opera–dancers. Not at all. And not like Madame Anybody’s finished pupils. Not the least. It was not quadrille dancing, nor minuet dancing, nor even country–dance dancing. It was neither in the old style, nor the new style, nor the French style, nor the English style: though it may have been, by accident, a trifle in the Spanish style, which is a free and joyous one, I am told, deriving a delightful air of off–hand inspiration, from the chirping little castanets. ...".
Komentoj
Strange estas "dancistinoj teatraj", kvankam kaj la angla originalo kaj la germana traduko havas "operaj". Indus kompari kun la rusa traduko de Andrej Ivanoviĉ Kroneberg el 1847, pri kiu atentigis Stanislavo. Ĉu la rusa tie ĉi eble havas teatraj anstataŭ operaj?
La angla originalo kaj la germana traduko lasas la fremdlingvan (francan) madame en "Madame Soundso's" kaj "Madame Anybody's". La esperanta traduko glatigas tion al la kutima "sinjorino", tiel forigante la informon, ke temas pri (ofte franca) instruistino por riĉaj knabinoj.
Anglezo klare venas de la franca nomo de la danco en la germana traduko: Anglaise, ne de la angla originalo country-dance.
Tre lerta ŝajnas al mi la traduko de Anstrich per karaktero (orignale air). Evidente Zamenhof tradukis du-ŝtupe: Germana Anstrich en tiu kunteksto estas anstataŭigebla per Charakter, kiu donas la solvon karaktero. Bravo!
Leĝoj, precedencoj kaj parlamentaj aktoj
Jen plia peceto, aparte malfacile tradukebla pro la multaj juraj terminoj, parte nuntempe apenaŭ eĉ kompreneblaj en la germana (Freipacht, Erbpacht ktp.).
Seybt ĉ. 1880
"Denken wir uns die aus dem Grundeigenthum entspringenden Rechtsverhältnisse; die Vererbung und Schenkung des Grundeigenthums, die Verpfändung und Einlösung des Grundeigenthums; Freipacht, Erbpacht, Zeitpacht; denken wir uns", sagte Mr. Snitchey mit solcher Bewegung, daß er mit den Lippen schmatzte, "denken wir uns die complicirten Gesetze, die sich auf das Besitzrecht und den Beweis des Besitzrechtes beziehen, nebst all sich widersprechenden Präcedenzien und Parlamentsacte, die dazu gehören; an die unzählige Menge von verwickelten und endlosen Kanzleigerichtsprozessen, zu welchen diese schöne Aussicht Veranlassung gibt: - und erkennen Sie an, Doctor Jeddler, daß dies eine Oase in der Welt ist!"
Zamenhof 1891
“Ni prezentu al ni la leĝajn rilatojn, kiuj naskiĝas de la tera propraĵo; la heredigadon kaj donacadon de la tera propraĵo, la prodonadon kaj reelaĉetadon de la propraĵo; farmadon tempan, farmadon liberan, farmadon heredan; ni prezentu al ni,” diris sinjoro Snitchey kun tia entuziasmo, ke li ŝmacis per la lipoj, "ni prezentu al ni la komplikitajn leĝojn, kiuj rilatas je la rajto de posedado kaj la pruvado de tiu ĉi rajto, kun ĉiuj reciproke kontraŭparolaj precedencoj kaj aktoj parlamentaj apartenantaj al tio ĉi; la nekalkuleblan multon da komplikitaj kaj senfinaj kancelariaj juĝaj procesoj, al kiuj tiu ĉi bela loko donas la kaŭzon: — kaj konfesu, doktoro Jeddler, ke tio ĉi estas unu oazo en la mondo! ...".
Dickens 1846
"Think of the laws appertaining to real property; to the bequest and devise of real property; to the mortgage and redemption of real property; to leasehold, freehold, and copyhold estate; think,’ said Mr. Snitchey, with such great emotion that he actually smacked his lips, ‘of the complicated laws relating to title and proof of title, with all the contradictory precedents and numerous acts of parliament connected with them; think of the infinite number of ingenious and interminable chancery suits, to which this pleasant prospect may give rise; and acknowledge, Dr. Jeddler, that there is a green spot in the scheme about us!"
Komentoj
Ni tuj vidas, ke Zamenhof tradukis el la germana de Seybt: "Denken wir uns" laŭvorte fariĝas "Ni prezentu al ni", dum Dickens havas simplan "pensu pri". Lia "green spot" ĉe la fino fariĝas Oase ĉe Seybt kaj tio laŭvorte oazo ĉe Zamenhof.
Iom surprizas min la traduko de "laws appertaining to real property" verkita de Seybt, kiun tre simile sekvas Zamenhof. Mi simple tradukus per "leĝojn pri" anstataŭ "leĝajn rilatojn" (?!). La "tera propraĵo" de Zamenhof ŝajnas al mi (tamen en literatura kunteksto akceptebla) arkaismo. Strikte jure mi tradukus per "terena proprieto". Nekomprenebla por mi estas "prodonado". Kion Zamenhof celas estas "hipotekado".
Ĉe [1] Freipacht, [2] Erbpacht, [3] Zeitpacht Zamenhof ne sekvas la intersekvon de Seybt: [3] farmadon tempan, [1] farmadon liberan, [2] farmadon heredan. La intersekvo en la originalo estas ankoraŭ alia, nome [2], [1], [3]. Strange, ĉu? Ankaŭ tie ĉi indus kontroli en la rusa traduko.
Aparte malfacile tradukebla estas la faka termino "chancery suits", ĉar "chancery", arkae tradukebla al la germana per Kanzleigericht, estas tipa juĝejo de la angla jur-sistemo, kiu ne ekzistas en ekzemple Germanio. Kion Zamenhof celas, estas "procesoj ĉe la kancelaria juĝejo".
Plia ekzemplo de du-ŝtupa tradukado denove estas "verwickelte Prozesse". Prave Zamenhof unue anstataŭigis "verwickelte" per la parta sinonimo "komplizierte" en la kapo kaj poste tradukis ĝin per "komplikitaj". Nuntempe ni probable dirus simple "komplikaj". Se vi estas tre severa, vi eble admonas, ke kaj la angla originalo kaj la germana traduko uzas du diversajn vortojn por "komplika" en tiu peceto: "complicated laws" kaj "ingenious suits", kiuj fariĝis "komplizierte Gesetze" kaj "verwickelte Prozesse", dum en Esperanto ambaŭ estas tradukitaj per "komplikitaj". Nuntempe ni eble tradukus ingenious / verwickelt per "rafinitaj" aŭ simile. Sed bv. ne forgesi, ke temas pri la dua traduko de Zamenhof de iom longa prozaĵo el la jaro 1891. Traduko el epoko, kiam preskaŭ ne ekzistis vortaraj kaj aliaj helpiloj por traduki tiel malfacilan tekston kiel "La Batalo de l' Vivo". Konsiderinde tion, oni povas nur miri pri la defio kaj la atingita nivelo.
Konkludoj
Pri ankoraŭ alia aspekto mi volas atentigi. La germanan fremd-vorton Präcedenzien (moderne Präzedenzfälle, vorgängige Entscheidungen, angle precedents) Zamenhof tute senĝene "elekstere" tradukas per la "neologismo" precedencoj, kvankam li facile povus eviti tiun fakan vorton tradukante per "antaŭaj decidoj", "pli fruaj juĝoj" aŭ simile. En la blogero "Zamenhof kiel fak-tradukisto" ni jam vidis, ke li, esperantigante la medicinan tekston "Kronika katara konjunktivito" (1903), lerte kombinas eleksterajn ("naturalismajn") solvojn kun elinternajn ("skemismajn"), sen ke fariĝas klare, kial foje li preferas internaciismon, foje kunmetaĵon surbaze de "simplaj" esperantaj radikoj. La samon ni nun povas konstati pri la traduko el Dickens / Seybt jam en 1891. Verpfändung (des Grundeigentums) / mortgage li tradukas elinterne per la neklara "prodonado", kvankam ekzistas la sufiĉe internacia kaj en juro tre baza "hipotekado". Aliflanke por la sufiĉe specifa "Präzedenzien" li kreas novan vorton, facile anstataŭigeblan per pli oftaj vortoj.
Se entute regulo pri liaj elektoj kaj preferoj rilate al elinternaĵoj aŭ eleksteraĵoj ekzistas, ĝi estas: Por Zamenhof ambaŭ metodoj estas samvaloraj. Senprobleme li uzas foje unu vojon, foje la alian. Ĉiuj ekstremoj, strebantaj uzi nur unu vojon kiel "bonlingvismo" (laŭeble nur elinternaĵoj) aŭ "iltismo" (laŭeble multaj eleksteraĵoj) estas anti-zamenhofaj kaj kontraŭ liaj traduk-modeloj.
Bernardo has replied to Milokula KatoSign-in to write a comment.