Tiun teksteron mi hieraŭ vespere ankoraŭ povis savi antaŭ ol la uragano kun fortega kaj ĉi-lande tre malofta fulmarego super mia vilaĝeto dum momento malfunkciigis aliron al interneto. Mi nur rapide faris ekran-foto de mia enir-paĝo kun la 80.000 kaj poste tuj malkonektis mian komputilon.
Post la ŝtormo do nun denove: Koran dankon al vi ĉiuj. Iam mi verkis indekson de mia nun 377 blogeroj, sed jam de iom da tempo ne plu aktualigis ĝin. Eble kelkaj tamen ŝatos foje flug-legi ĝin kaj trovos ion por si interesan pri la Fundamento, terminologio, vortaroj, satiro, Berlino kaj la resto.
Sign-in to write a comment.