Temas precipe pri deputitoj de la maldekstruloj (komunistoj), de social-demokratoj kaj verduloj (ekopartio). Anstataŭ aŭskulti al la papo en la Dieto ili volas protesti por ke la katolika eklezio ĉesu diskriminacii samseksemulojn kaj pagu kompencon al la viktimoj de seks-misuzo de infanoj pere de katolikaj oficialuloj aŭ ankoraŭ ke la eklezio akceptu minimumajn normojn por dungitoj de katolikaj entreprenoj, kie ekzemple sindikatoj ĝis nun estas ne allasitaj.

Kion ajn oni pensas pri tiuj planoj, temas pri malplimulto de parlamentanoj en la frakcioj de la nomitaj partioj. La "reĝisoroj" de la papo-spektaklo en la parlamento intertempe akiris interkonsenton kun ĉiuj frakcioj, eĉ kun la (eks-) komunistoj: La seĝojn de la kontraŭ-papaj manifestantaj deputitoj dum la vizito ekhavu iamaj deputitoj. Tiel en la mondon iros televidaj bildoj de papo parolanta antaŭ plenplena parlamento.

Pro tio ni nun ekhavas "belan" konstitucian demandon: Al kiu apartenas deputita seĝo en la parlamento? Ĉu la plejmulto de frakcio povas simple disponi pri la seĝo de deputito kaj por la televido plenigi ĝin per ne-plu-membro de la parlamento? Ĉu ĝi tiel ne turnas la volo-esprimon de la parlamentano en la kontraŭon? Li aŭ ŝi per sia intensa neĉeesto ja volas sendi politikan mesaĝon. Kaj ĉu tia protesto entute ankoraŭ valoras? La publiko ĉiukaze ja nur vidas, ke ĉiuj seĝoj estas okupitaj de aplaŭdantoj.

Do ne miru, se vi vidos televidajn bildojn de plena parlamentejo kun surprize multaj maljunaj deputitoj. Probable ili estas anstataŭantoj.

------

P.S.: Kiam mi en aprilo unuan fojon skribis pri la vizito de la papo en nekredema, senreligia Berlino ankoraŭ estis planita publika meso sur relative malgranda placo. Intertempe la organizantoj tamen certas, ke ili sukcesos plenigi la Olimpian Stadion kun ties 75.000 lokoj. Ni do antaŭvidas envadegon de jubilantaj katolikaj poloj per specialaj trajnoj kaj busoj. Sed en la televido vi ja ne vidos, kiun lingvon tiuj hom-amasoj parolas. Tre probable nur malmultaj la germanan ...