La programo ampleksas la tutan tradician aranĝon de cirko kun klaŭnoj, magiistoj, dresitaj poneoj kaj kaproj, rad-saltantoj, fakiroj kuŝantaj sur najlo-bretoj, ĵonglistoj, kolomboj, kiuj en magia kesto ŝanĝiĝas al kunikloj ktp. Eĉ fajro-kraĉantoj, trapezaj akrobatoj kaj gigantaj serpentoj ne mankas. La ĉef-roluloj tamen ne estas profesiaj cirko-artistoj, sed infanoj de baza lernejo el la unua ĝis sesa jaro, la cirko-tendo staras en la lerneja korto.
"Jes, karaj gepatroj, kion vi ĵus vidis, prezentis al vi ne iuj infanoj, sed viaj infanoj", substrekas la cirko-direktoro en sia ruĝa ĉef-uniformo spektaklo-fine. Ne malmultaj patroj, patrinoj kaj geavoj apenaŭ kredas, kion ili ĵus vidis, dubas, ĉu la infano, kiu ĵus fiere, memfide kaj koncentrite balanciĝis sur homa piramido estas la sama eta tag-revulo apenaŭ atingebla per gepatra admono en la ĉiutaga vivo. "Pozicio, allez, hop!" ordonas la "domptisto" de akrobata grupo de 35 infanoj kaj discipline kaj obeeme la ok rad-saltantoj en buntaj vestaĵoj stariĝas en linio, levas la brakojn por adiaŭi kaj malaperas en la atendanta grupo en la fono de la maneĝo. De tie jam alkuras la sekva grupo, kiu formos homajn pontojn, la etuloj per piedoj kaj etenditaj brakoj kuŝ-apogantaj sin sur la ŝultroj de la pli aĝaj. "Pozicio, allez, hop!" plia grupo formas gigantan floron, la knabino en la centro levas la malkliniĝitan kruron ĝis preskaŭ la ŝultro, la infanaj "folioj" ĉirkaŭ ŝi samtempe baŭmas al inversigitaj pontoj, ventrojn supren.
"Tio estas absolute avangarda pedagogio, kion ni spertas tie ĉi", entuziasmas la lernejestro en la paŭzo. "En la klas-ĉambro ni ĉiam substrekas, kion infano ne jam kapablas, ne adicii, nur malbone skribi, ne sufiĉe bone legi. Fine ni eltiklas el ili kion ili ja kapablas. Gravega por infana memfido, memfido gravega por fariĝi forta personeco!", la kutime tiel sobra kaj sperta pedagogo ektelegram-stilas ekscitite. Estas ankaŭ lia persona sukceso. Li superis la skeptikon de gepatroj ("ĉu ne tro danĝera?") kaj instruistoj ("ĉu ne pli grave ankoraŭ ekzerci tion kaj jenon antaŭ la ekzamenoj de la lernej-jara fino?"), de la lerneja administracio ("ĉu la alir-vojoj al la tendo sufiĉe larĝaj por la fajro-brigado?", "ĉu ebla akcidento kovrita de la asekuro?").
La avantaĝoj estas evidentaj: Projekt-lernado en divers-aĝaj grupoj laŭ la intereso de la lernantoj, disciplino, grava ne tiom la individua kontribuo, sed tiu de la grupo, veko de komunuma sento, lernantoj "malbonaj" pri lernejaj temoj subite elmontras kapablojn neniam jam viditaj en la klas-ĉambro, kresko de reciproka respekto, la neceso, ke oni povas fidi sin reciproke, do kondutu respondece kontraŭ la kun-grupanoj. Konsciiĝo pri la propra korpo, la sperto prezenti, paroli kaj ludi antaŭ publiko. Kaj eble plej grave: Yes, we can!
"Cirko-laboro estas teama laboro", klarigas direktoro Marko Sperlich la principojn de la cirko-semajno. "Ĉiu infano ekzercos por sia prezento. Ĉiu atingaĵo estos agnoskita. Ĉiu helpos al la aliaj. Neniu estos mokita aŭ priridita. Ĉiu donos sian plej bonon. Ĉiu estas grava." - "Konsiderante la brilajn okulojn kaj fervoron de la infanoj, via koncepto ŝajne tute taŭgas." - "Jes, laŭ niaj spertoj ĝi eĉ taŭgas por korpe handikaptaj infanoj. Foje ni kunlaboras kun lernejoj por tiuj infanoj."
Kiam prezento-fine la tuta lernejo kunkantas la cirkan rekantaĵon "la sorĉo de la maneĝo", simpla patro tamen ne cerbumas pri pedagogiaj konceptoj, sed al si starigas simplan demandon: "Ĉu eble 'pozicio, allez, hop' funkcios ankaŭ venont-lunde aŭ ĉu estos la ĉiam sama 'ĉu vi kunhavas viajn sport-ŝuojn, rapidu, ni jam malfruas' ?".
------
1. Ostdeutscher Projektcircus André Sperlich
www.projectcircus.de
Sign-in to write a comment.