Estas almenaŭ tri kialoj, nome etimologio, kultur-scienco kaj politiko. Toponimoj ofte apartenas al la plej maljunaj kaj plej longe ekzistantaj vortoj entute. De la frua kelta lingvo en Germanio ekzemple apenaŭ restis pli ol lok- aŭ person-nomoj (antroponimoj), ĉar mankas skribaj dokumentoj, ekzemple sur memor-ŝtonoj aŭ moneroj. La setlad-regiono de la keltoj en nuntempa Germanio oni tamen povas iom precize indiki, i.a. per urbo- kaj vilaĝo-nomoj kun la sufikso -ingen (ekzemple Böblingen). Toponimio pro tio estas grava help-scienco al arkeologio.

Lok-nomoj ankaŭ multon malkaŝas pri la viv-cirkonstancoj de niaj prauloj. Ege multaj ekzemple havas rilaton al "akvo". Tiaj estas la riveroj Ahr (apud Bonn), Isar (en Munkeno), Isère (francaj alpoj), Saar (fluas tra Sarlando) la svisa regiono Argovio k.m.a., kiuj ĉiuj originas en iu praformo ar kun la signifo akvo. En Isar kaj Isère, ar estas kombinita kun Eis, is, do glacio (komparu Islando, glacia lando) - se vi foje aŭdacas bani vin en la Isar en Munkeno, vi trem-konsentos, ke la nomo estas trafa, brrr!

Simile oftaj en germanaj lok-nomoj estas kombinoj kun homham, kiuj signifas "akvo-riĉa lando, marĉo", vd. ekzemple Hamburgo, Homburg (Saar), Bad Homburg apud Frankfurto / Majno, Hamm en Vestfalio, la insulo Hombroich en la plata lando de malsupra Rejno proksime de la nederlanda limo k.m.a. Hombroich estas eĉ pleonasma, ĉar kaj hom signifas marĉo kaj -broich (malalta marĉ-lando), kiel ni vidis jam ĉe la samdevena Leegebruch (-bruch = -broich).

En Esperanto ni nun disponas pri bela kaj interesa verko pri la etimologio de person- kaj lok-nomoj de la iama Akademiano André Cherpillod (vd. supre). Ĝi fakte prezentas malgrandan parton de la materialo kolektita de sinjoro Cherpillod en du samtemaj franc-lingvaj etimologiaj vortaroj pri "geografiaj nomoj" kaj "nomoj de homoj kaj dioj".

La politikan intereson pri lok-nomoj ni nur povas tuŝeti tie ĉi. Evidente post ŝanĝo de regno la toponimoj de tutaj regionoj ofte ricevis - pli-malpli inventitajn - novajn nomojn. Bona ekzemplo eble estas german-lingva Loreno kie la keltaj nomoj je -ingen la franca centrisma ŝtato ŝanĝis al "francaj" formoj je -ange, ekzemple Algringen ⇒ Algrange, Bettingen ⇒ Bettange, Criechingen ⇒ Créhange ktp. (ekzistas ankaŭ aliaj adaptoj de -ingen al la franca, ekzemple -ingue-ing). Simile pri la ofta germana -dorf (vilaĝo), kiu ofte fariĝis -troff (Bensdorf ⇒ Bénestroff), foje estis paŭse tradukita (Busendorf ⇒ Bouzonville). Simile ankaŭ en la iam german-lingvaj regionoj de Ĉeĥio, kie ekzemple la germanaj toponimoj je -burg estis transskribitaj al la ĉeĥa -burk, tiel ke Rumburg fariĝis Rumburk. Historie Rumburg krome nomiĝis Roneberch (1298), Ronberg (1347), Ronneperg, Ronsberg, Romberg, Ronsburg, do origine -berg (monto), el kiu nur malfrue fariĝis -burg (burgo, kastelo). Rone-, Ron, Ronne-, Rom-, Rum- estas formoj de malnov-germana vorto "rone", kiu signifas arbo-stumpo. Arbo-stumpo? Nu, ĝi indikas fruan ekeston de la setlejo, nome oni forhakis la arbaron por konstrui la unuajn domojn. Tiaj urbo-nomoj tre oftas en la germana. Kutime ili portas sufikson -roden (elradiki arbon, kp. anglan root [ru:t] = radiko), kiu aperas en multaj diversaj formoj laŭ la regionoj (-rod, -rott, -rot, -reuth ktp.) ekzemple en la urbo-nomoj Bayreuth (la ejo senarbigitaj de bavaroj) aŭ Rottweil (-weil, -weiler, -willer, -viler k.a. = vilaĝeto, setlejo; de tie la hundo-raso rotvajlo).

Toponimoj en Germanio ne malofte transsaltas la limon al antroponimoj, t.e. el lok-nomoj fariĝis personaj, pli poste familiaj nomoj. Bona ekzemplo estas Pieperbeck. -beck (-beken, -beek kaj multaj aliaj variaĵoj) estas malalt-germana, platdiĉa por alt-germana Bach, do rojo, rivereto. pieper estas same norda por Pfeiffer, fajfanto (kutima ŝanĝiĝo de p- al pf-, ie [i:] al ei [aj]). Pieperbeck do estas la "rojo de la pepantaj, kantantaj birdoj". La bieno, kiu situis apud tiu bela rivereto estis nomita "la bieno apud la rojo de la pepantaj, kantantaj birdoj" kaj iam ankaŭ ĝia posedanto. El nomo de rojo fariĝis nomo de bieno, fine familia nomo, el hidronimo fariĝis antroponimo.

Pri person-nomoj eblas same multe aŭ eĉ pli rakonti. Nu, eble alian fojon. Komune al ambaŭ nom-tipoj estas, ke ili estas simple ... fascinaj, almenaŭ laŭ mia modesta opinio.