Intertempe la "diskuto" atingis la nivelon de adventa rakonto: "okcidenta imperialismo", "logiko", "struta ignoro de la okcidenta agresemo", "la koreaj lernantoj" ktp. Ĉio do kiel ĉiam, eta, sed bone organizita kliko ĉikanas normalajn homojn per "saĝo" tirita el 111-paĝa anekdotaro nekomprenita.

La tuto do ridinda rekirlado de la ĉiam sama. Malamuza randaĵo el neserioza mikro-kosmo same neglektinda kiel ReVo. Sed tamen - kial ne foje rigardi la grekaĵon de pli proksime?

Kvankam evidente konstruita surbaze de la malnov-grekaj radikoj tópos (τόπος) ("loko") kaj ónoma (ὄνομα) ("nomo"), "toponimo" estas relative juna, "artefarita" vorto. Dum multaj tiaj (ŝajn-) grekaĵoj estis forĝitaj de la internacia scienca komunumo jam en la 16-a jarcento (ekzemple "etimologio"), toponimo estas infano nur de la dua duono de l' 19-a jarcento. En ekzemple la angla ĝi erst aperis en 1876. Estis la epoko de imperiismo, kiam la eŭropaj ŝtatoj komencis sisteme listigi ĉiujn akiritajn posedaĵojn, mezuri kaj nomi ilin por substreki la pretendojn pri fremdaj landoj.

Toponimo estas super-nocio por pli specifaj kategorioj de lok-nomoj:

  • ĥoronimo - ĥora = lando, spaco ⇒ nomo de regiono, lando aŭ provinco
  • oronimo - oros = monto ⇒ nomo de monto, montaro aŭ simila objekto
  • drimonimo - drymos = arbaro ⇒ nomo de arbaro, parko ktp.
  • hidronimo - hydor = akvo ⇒ nomo de akvaĵo, kiel rivero, lago, rojo, oceano ktp.
  • ojkonimo - oikos = loĝejo ⇒ nomo de setlejo
  • ojkodonimo - oikodome = konstruaĵo ⇒ nomo de burgo aŭ kastelo, monaĥejo, kirko ktp.
  • dromonimo - dromos = vojo ⇒ nomo de vojo aŭ strato ktp.
  • hodonimo - hodos = placo ⇒ nomo de placo ktp.
  • kaj ankoraŭ multaj aliaj

Kohera sistemo do de en la 1870-aj ankoraŭ juna scienco - kiun kompreneble "normala" persono ekster tiu scienco ne devas koni nek konas kutime. Sistemo el epoko, kiam almenaŭ baza kono de la malnov-greka estis ankoraŭ vastigita inter eŭropaj kleruloj de multaj landoj.

Tiaj ankaŭ estis gvidaj, fruaj Esperanto-pioniroj de antaŭ la unua mond-milito. Ne surprize, ke ni trovas "topa" kun la difino "rilata al iu loko, temo - topique" jam en Scienca Revuo iam antaŭ 1909 kaj poste en la Plena Vortaro Esperanto-esperanta de prof. Emile Boirac de tiu jaro. En la Franca-Esperanta Vortaro de PES (1908) ni trovas jam "topografio" kaj denove en la Enciklopedia Vortareto Esperanta de Charles Vérax el 1910:

"Topografio, topographie, - 1 desegno, sur papero, de landregiono kun ĝiaj malebenaĵoj; 2 arto fari tiujn desegnaĵojn; 3 detala priskribo de regiono aŭ de geologia minerala kuŝejo."

"Toponimo" mem estas registrita erst pli malfrue sub la formo "toponimio", la scienco pri lok-nomoj. La plej frua registriĝo, kiun mi ĝis nun trovis, estas en la Granda Vortaro Esperanto-Franca de Waringhien, manuskripto preta en 1955. Probable de tie ĝi eniris la Esperanto-Japanan de Miyamoto 1963, la samjaran Esperanto-Bulgaran de Saratof, PIV 1970 kaj de tie praktike ĉiujn iom ampleksajn modernajn. La iaman artikolon "toponimio" en Vikipedio, Marcos Cramer intertempe fuŝis al iu malbonstila "loknomscienco", ĉe "hidronimo" li eĉ subpremis la sciencan terminon favore al nura "akvonomo".

Zamenhof, tradukinte ĉapitron el okul-kuracista ("oftalmologia") fak-libro, estis pli liberala ol tiaj fifuriozuloj. Same liberala estis la fruaj esperantistoj. De cent jaroj ni ĉiam trovas ambaŭ: Kaj la "eleksteran" grek-latinaĵon kaj iujn "elinternajn" paŭsojn, reforĝaĵojn "pure esperantajn". De cent jaroj ambaŭ havas siajn avantaĝojn kaj malavantagojn, laŭ la komunik-situacio.

Vi kompreneble estas libera laŭokaze kaj laŭsituacie uzi ĉu iun ĉu alian laŭ viaj stilaj preferoj. Esperanto ĉiam havis kaj ĉiam havos duoblan vizaĝon. Kaj neniu malbona onklo aŭ bubeca Cramer-ulo povos malhelpi tion. Feliĉe ili ne jam fride administras lingvo-gulagon. Pri ReVo kaj ĝiaj subnivelaj diskutoj fine vi simple povas fajfi.