Pri la publikaj akvo-pumpiloj starigitaj en la vilhelma epoko de rapida urbo-kresko mi jam rakontetis. Kafejoj Oktogono iel rilatas al ili - nu, vi povas diri, ili servas kvazaŭ la malon, temas nome pri ... publikaj pisejoj.

Tipan - kaj niaepoke maloftan - ekzemplon de 1890 vi vidas sur la apuda foto farita sur Pekina Placo en la dense loĝata (iama) laborista urbo-distrikto Wedding. Temas pri ok-angula budo el gisa fero fermitaj je sep flankoj. Tra la oka oni povas eniri. De sci-volemaj rigardoj ŝirmas la malferman flankon vando same gis-fera.

Origine la oktagonaloj estis ekskluzive por viroj. En kelkajn oni poste konstruis "komfortejojn" ankaŭ por virinoj. Ke oni entute vidis bezonon por tiaj instalaĵoj sur publikaj placoj, oni facile povas imagi pensante pri la (iama) plen-ŝtopiteco de la regule kaj laŭplane konstruitaj amas-loĝejoj en la "vilhelma ringo", kie ofte mankis akvo en la apartamentoj kaj kiuj havis nur komunajn necesejojn en la kortoj malsupre - apenaŭ plu imagebla mallukso.

Plia indiko pri la laŭplaneco de la kvartalo estas la nomoj de stratoj kaj placoj. Ili nome ne estas malnovaj, tradiciaj toponimoj, sed "modernaj" kaj kutime havas "temon". La Pekina Placo ekzemple i.a. randas al la stratoj Samoa kaj Kiautschou - du iamaj kolonioj de la Germana Imperio en Azio. La Pekina Placo memorigas pri la boksera ribelo (1900). Pli okcidente, en la "Afrika Kvartalo" la stratoj estas nomitaj laŭ nomoj ligitaj al afrikaj kolonioj: Vindhuko (ĉefurbo de iama Germana Sud-Okcidenta Afriko, nun Namibio), Lüderitz (koloniisto en Namibio) Gvineo [1], Togo ktp.

La iam laborista, komunismema "ruĝa Wedding" post la milito apartenis al la franca okupacia zono, do al okcidenta Berlino. Enmigris multaj homoj el Turkio, arabaj landoj, Balkano, Afriko. Hodiaŭ ĝi apartenas al la plej "buntaj" urbo-distriktoj kun (denove) grandaj socialaj problemoj. La kvartalo rekte apud la Pekina Placo tamen multe boniĝis en la lastaj jaroj. Post falo de la Muro ĝi ne plu estas randa, sed sufiĉe proksime al la "nova" orienta centro, tamen daŭre relative favor-preza. Ĝi situas apud iama industria kanalo, kiu ligas la riverojn Spree kaj Havel. La parte forigitajn industri-terenojn oni same verdigis, parkigis kiel la kanal-bordon. Sur nova vojo laŭlonge de ĝi oni bicikle atingas parlamenton kaj ministeriojn en eble 15 minutoj. Novaj restoracioj kaj trinkejoj en la apud-akvaj domoj bonvenigas dimanĉajn ekskursantojn. Jam "ĝentrifikado", la forpuŝo de malriĉaj loĝantoj per pli bonhavaj, komenciĝas.

Eble tiu daŭra ŝanĝiĝo kontribuas al tio, ke berlinanoj ŝatas fiks-punktojn de kontinueco, ĉiu-tagaĵojn samajn dum generacioj, eĉ se temas nur pri akvo-pumpiloj aŭ publikaj pisejoj - ho, pardonu, pri "ok-anguloj kafejoj", mi kompreneble volis diri.

------

[1] Gvineo estis franca, ne germana kolonio. La nomo aludas al mallonga epizodo, la pretendoj de Germanio pri la gvineaj regionoj Kapitaï kaj Koba, de 1884 nomita "Germana Senegambio", pri kiuj Germanio tamen rezignis favore al Francio jam en 1885.