Per averaĝe 25 milionoj da paketoj jare estis senditaj ĉ. mil tunoj da kafo kaj kvin milionoj da vestaĵoj (Vikipedio) de familioj vivintaj en la okcidento al iliaj parencoj en GDR. Kontraŭleĝe oni ankaŭ kaŝis okcidentajn mon-biletojn aŭ eĉ orajn geedzajn ringojn por helpi al familianoj forbaritaj malantaŭ la Fera Kurteno en ekonomio karakterizita per var-manko.
Leegebruch iam estis nur grand-bieno en plata, "malalta marĉejo" (jen la signifo de la vorteroj leege kaj -bruch), norde de Berlino kaj du kilometrojn okcidente de la distrikta urbo Oranienburg. Iam la prusa armeo en tiu enua neniejo kreskigis milit-ĉevalojn.
Esence la historio de Leegebruch komenciĝis nur en 1936. Tiujare la naci-socialisma ŝtato ekinstalis avio-produktejon Heinkel urbo-rande de la apuda Oranienburg, ĉ. 30 trajn-minutojn norde de centra Berlino. Ĝi fariĝis unu el la plej modernaj tiu-epokaj, kiu dum ok jaroj produktis ĉ. 3000 milit-aviadilojn ĝis aprilo 1945, kiam la soveta armeo okupaciis la terenon kun ĝia flughaveno, kiun ĝi poste uzis ĝis la retiriĝo en 1993.
La planoj antaŭvidis ĉ. 8000 ĝis 10.000 laboristojn kaj inĝenierojn por la fabriko forĝita el nenio en erikejo kaj marĉo. Loĝejojn por ili oni kreis duloke: en la t.n. "Blanka Urbo" sude de Oranienburg kaj en ... Leegebruch. Origine do ne temas pri vilaĝo, sed pri entreprena loĝejo, kun 7000 loĝantoj tiam la plej granda en Germanio.
La arkitekturo respegulas epokon kaj ekesto-kialon. Laŭ la idealoj de naciismo, ĝi aspektu kvazaŭ tradicia vilaĝo laŭlonge de strato kiel ekzistas multegaj en la germana nord-oriento, en Brandenburgio, Pomerio kaj Orienta Prusio. Laŭ la idealo de socialismo ĝi estu tute unueca, ĉiuj domoj samformaj kaj sendistingaj, "senklasaj". La unuforma konstru-metodo samtempe helpis malmultkoste starigi la loĝejojn en mallongega tempo, kio estis urĝa postulo de la aer-armeo. Fine gravis, ke ĝi estu malfacile atakebla de bomb-avioj, por ke la produktado ne estu interrompita.
La rezulto estis longaj vicoj de dufamiliaj setlejo-dometoj duetaĝaj, ligitaj unu al la aliaj per unuetaĝaj enir-ĉambretoj, kiuj senfine ŝnuras laŭlonge de pluraj paralelaj stratoj. Al triĉambra domo-duono de ĉiu familio apartenas tre granda ĝardeno. Rezulte, malmultaj homoj loĝas sur vasta spaco, kiu faras elaeran bombadon malmulte efika - kaj fakte Leegebruch apenaŭ suferis de aer-atakoj. La - same unuece plantitaj - ĝardenegoj krome plenumis pliajn funkciojn: Ili laŭplane ebligis ter-kultivadon de legomoj kaj ter-pomoj kaj bredadon de kokinoj, kunikloj, kaproj, eĉ rezervon de hejt-ligno, tiel ke la vilaĝo vastegrade estis aŭtarka. Samtempe la fervora lu-prezo kun la ebleco "et-bienumi" estis allogaĵo kaj parto de la malalta salajro - kio kontribuis al la favoraj produkto-kostoj de la milit-avioj. Fine ĝi spegulis nazian idealon de "hardita", sane vivanta kamparano-laboristo "samrasana", kies edzino grave kontribuas al la laboro de la "laboristo-batalanto" per hejma kaj ĝardena laboro.
Ĉion tion hazarda trabiciklanto apenaŭ rimarkos hodiaŭ, kiu miros pri la vasto de la setlejo. Lia ĉefa impreso certe estos "ho, bona Dio, kia enua vilaĝaĉo". Iom konscie pri la ekesta historio kaj atente pri la nuno, rigardanto konstatos plion: Interesas vidi, kiel la iam tute samformaj domoj ŝanĝiĝis. Tre malmultaj ankoraŭ havas la blu-grizan kamuflan farbon el la milita tempo (el aero ĝi aspektu kvazaŭ lago). Multaj havas la tipan farbigon el la GDR-epoko, kaj pli kaj pli havas "post-1990-an" aspekton: pli grandigitajn fenestrojn, alkonstruitajn modernajn domojn en la ĝardenoj, forigitajn kokin-stalojn, anstataŭe aŭto-, eĉ boato-garaĝojn ktp. La iam naci-socialisma, poste socialisma unuecigo ekdiferenciĝas. Idealas nun esti "pli bona", "pli bon-hava" ol la najbaro.
Kiuj estas tiuj najbaroj? Kiam en 1936 oni ekkonstruis la Heinkel-uzinon oni ne trovis sufiĉe da laboristoj en la regiono. Berlinanoj ŝajne en sufiĉa kvanto ne venis. Oni do varbis ilin en la tuta tiama Regno, precipe en Rejnlando, Sarlando, Hamburgo kaj aliaj regionoj. Kiuj ne fuĝis de la soveta teroro post 1945 al la okcidentaj deven-regionoj aŭ al okcidenta Berlino kutime restis en la setlejo, kies mem-sufiĉa strukturo helpis elteni la mizerajn postmilitajn malsato-jarojn pli facile ol vivi en la ruinaj urboj. Post la konstruo de la Muro en 1961 translokiĝo al okcidento kutime ne plu eblis. Sed ja restis la multaj familiaj ligoj al parencoj en Rejnlando, Sarlando kaj Hamburgo. Kaj tiel okazis, ke Leegebruch fariĝis la "vilaĝo de la paketoj el okcidento" - das "Dorf der Westpakete".
-----
Multajn pliajn detalojn, historiajn fotojn, mapojn kaj konstru-skizojn oni trovas en la bonega historia studo de Rohde 2006, p. 140-154 (ĉap. 8.2), vd. la titol-bildon supre.
La rakonto pri la multaj paketoj el okcidento tie tamen ne troviĝas. Ĝin rakontis al mi maljuna poŝtisto dum suna posttagmezo en ĝardenego en Leegebruch. Ĝi do estas "buŝa historio", probable neniam antaŭe publikigita.
Sign-in to write a comment.