La metro-linio U6 iras de Alt-Mariendorf en la sudo de iama Okcidenta Berlino tra aŭ pli ĝuste sub la iama socialisma centro al Alt-Tegel en la nordo de la okcidenta parto. Du fojojn oni do subtere transpasis la limon. Eliri la metroon en la oriento oni povis nur en la centra haltejo Friedrichstraße. La aliaj estis fermitaj por la publiko. La metro-trajnoj ekmalrapidis kaj lante trarulis la "fantomajn staciojn". Sur la peronoj patrolis armitaj lim-policistoj de GDR, al kiuj gapis la multaj okcidentaj turistoj. La Berlinanoj, alkutimitaj al tiu bizara situacio, simple daŭrigis dormeti aŭ legi la gazeton.
Tia fantoma haltejo ankaŭ estis Schwarzkopffstraße, la lasta en la nordo de la orienta distrikto Centro sub la strato Chausseestraße. Unu trajnlongo post elveturo el la stacio la metroo pasis la limon al la kvartalo Wedding en la Okcidento. Ĝis hodiaŭ blanka vertikala strio en la tunelo precize indikas la iaman ŝtat-limon, nunan kvartal-limon.
Pro la longa "dormo" de la stacio de 1961 ĝis 1990 ĝi restis pli-malpli en la origina stato de la 1920-aj jaroj, kiam oni konstruis ĝin kaj hodiaŭ estas protektita kiel arkitektura monumento. Kontraŭe la staciojn en la okcidento oni aĉe "modernigis" en la 1970-aj jaroj algluinte oranĝ-kolorojn kahelojn al la muroj.
Schwarzkopff estis industriestro, ĉefo de fero-produkta firmao en la 19-a jarcento, kiu havis sian sidejon rekte apude. Malmulte surprize, ke la socialista reĝimo ŝanĝis la nomon de la stacio de kapitalisto al tiu de socialisma politikisto, nome al Walter-Ulbricht-Stadion. Rekte super la haltejo dum la imperiestra epoko troviĝis kaserno apud la grava strato en la direkto nordo-sudo. GDR en 1951 konstruis sur tiu tereno en la lasta angulo de la soc-landeto sport-stadionon kaj nomis ĝin laŭ la komunisto Walter Ulbricht, iam prezidanto de ŝtata konsilio de GDR. De 1969 li perdis sian pozicion de "forta viro" de GDR, mallonge poste la fidon de Sovetunio, fine siajn postenojn: En 1971 la fantoma stacio barita por orient-germanoj ricevis novan nomon videblan nur por okcidentuloj: Stadiono de la Junularo de l' Mondo. En 1990 oni fine revenis al la tradicia nomo Schwarzkopffstraße.
Kun la nomo cetere ankaŭ la stadiono malaperis iom post iom. Restis granda urbo-centra sablejo, duon-dezerto, kiun oni dum kelkaj jaroj uzis kiel "golfejo de malriĉuloj". Por unu eŭro oni povis ludi golfon kaj la oferto altiris la intereson de tiom da senlaboruloj kaj senhejmuloj, ke eĉ la nacia televido kaj gazetaro raportis pri tiu plia berlina folaĵo. Ankaŭ tiu epoko jam denove pasis. Nun sur la terenon oni konstruis la gigantan novan administrejon de la ŝtata sekreta servo.
La reklam-tabulo en la metro-stacio cetere varbas per tre tipa berlina vorto "knorke". Tiu regionalismo signifas proksimume "bonega", "interesa", "kontentiga". Kaj tiel urbo kaj vivo ja estu!
-----
P.S.: Laŭ Vikipedio la deveno de "knorke", spurebla ĝis 1916, estas nekonata. Oni supozas ligon al "Knocke", kiu laŭdire signifas "manpleno nur, sed kontenta pri ĝi".
P.S:: Pri la konstruo de la berlina metroo en la 1920-aj jaroj ekzistas fama originala Esperanto-romano de Varankin "Metropoliteno". Ankoraŭ niatempe nepre leginda.
Sign-in to write a comment.