Sablo ĉie. Kiam la glaĉeroj kaj glaci-blokegoj retiriĝis ili postlasis ebenan landon, glate ŝlifitan kaj malfekundan. Dunoj, marĉoj kaj lagoj, tra kiuj lante fluas riveroj. Poste venis vastaj arbaregoj de pinoj super kiuj glitas agloj, ankoraŭ poste la unuaj homoj.

Dekmil jaroj pasis de post la glacia epoko, la plej granda setlejo en la Brandenburgia Sablujo nuntempe nomiĝas Berlino kun 3,4 milionoj da loĝantoj. La sablo restis, same kiel la emo al eksterdoma vivo senŝua.

Tradicie multaj berlinaj familioj posedas iun terpecon kun somera kabano, kiun oni nomas “laŭbo”, en “kolonio” de ĝardenetoj. Jen kie oni pasas la semajnfinojn, mildajn vesperojn aŭ eĉ la tutan varman sezonon, ie en la vasta, maldense domita urbo mem aŭ ties ĉirkaŭaĵo.

Gejunuloj preferas la urbajn strandojn kiel etajn fuĝejojn. Plej konata eble estas la “Strando de la Federacia Gazetaro” ĉe la rivero Spree, vid-al-vide de la federacia parlamento en la distrikto Centro. Post la oficejaj horoj oni facile renkontas gravajn kaj malpli gravajn politikistojn, ĵurnalistojn, iujn vizaĝojn konatajn de la televido. Ĉampana strando inter modernaj administraciaj konstruaĵoj.

Pli proletaj la strandoj en Friedrichshain, kie regas bier-boteloj anstataŭ ŝaŭmvino, tekno-muziko anstataŭ Rio-ritmoj. La bordoj de la Spree en "F-Hain" iam estis grava industria zono. Konstru-materialoj, karbo kaj faruno boate venis en la urbon, rubo sammaniere forlasis ĝin. La fabrikoj post 1990 fermiĝis, alternativuloj kaj ekstersociuloj konkeris la river-bordon inter ruinoj per bretaj budoj, fantazio kaj pro atenta forrigardo de la urbaj aŭtoritatoj.

Sporta strando sur la iama morto-strio de la Muro en Centro: La plej granda strand-volejbalejo de Eŭropo, laŭdire la dua en la mondo post Rio-de-Ĵanejro. Maldekstre la amas-loĝejoj de turkoj en la iama Okcidento, dekstre la post-1990-a administracio de la fervojo en la iama Oriento, antaŭ vi la televida turo sur Aleksandro-Placo, supre sennuba bluo kaj malsupre nudaj piedoj en malvarmeta sablo. Kariba muziko kaj babilado de patrinoj, interrompita de infana rido, kiu konstruas digojn ĉe la akvo-krano. Nokte strand-festo kun ligno-fajro, la volejbalistoj ekdancas.

Nova nun estas „ĉiel-strandoj“ sur la plataj tegmentoj de alt-konstruaĵoj. “Klasika” (do ekzistas jam tri sezonojn) estas „Ferdeko 5“ en Schönhauser Allee. En strand-seĝoj inter palmoj vi observas la sunsubiron kaj ekbrilon de la urbaj lumoj, dum la trafiko-bruo ĉi-supre malforte ondas kvazaŭ la maro. Muziko: romantika. Konsilo: Kunvenigu vian kunul(in)on.

Modernigita intertempe estas unu el miaj iam preferataj: en parko Mon Bijoŭx, vid-al-vide de la Insulo de Muzeoj. Muziko: Ambiance (sving-ĵazo) kun varma forŝvebo sur son-tapiŝo; uloj: turistoj kaj senŝuaj kravatuloj el la oficejoj ĉirkaŭ Hackescher Markt. La belaj primitivaj budoj antaŭaj: for! Miaguste tro "lekita" nun. Malmulto restas senŝanĝa en tiu daŭre ŝanĝanta sabla setlejo.

Nu, melankolio ne helpas, prefere ĝuu la momenton, ĉar Berlino-preskaŭ-apud-Maro ĉiam estis „la urbo, kiu neniam estas, sed ĉiam fariĝas“!