Virina futbalo estas randa afero en Germanio, kvankam "niaj" futbalistinoj internacie eĉ pli sukcesas ol la viroj - ili fariĝis mondĉampionoj en 2003 kaj 2007. Randa, se vi ne hazarde havas futbal-amikinon en Pocdamo, la ĉefurbo de Brandenburgio apud Berlino. La virina klubo kun la komunista nomo "Turbino Pocdam'" de jaroj estas unu el la plej sukcesaj en Germanio kaj Eŭropo, ĉi-jare germana ĉampiono kaj ĝis nun en la duonfinalo de la virina ĉampiona ligo.
Estis nia amikino N., kiu kunportis niajn infanojn - tiam ankoraŭ en infanvarteja aĝo - al la futbalejo en Pocdamo. Ĝis ĉ. la aĝo de kvin ili diris "paĉjo, ĉu vi ludas Turbinon kun ni?" anstataŭ "ĉu vi ludas futbalon kun ni?". Iam ni kuniris al "Karl-Liebknecht-Stadiono", kiu ankoraŭ 20 jarojn post la dissolviĝo de GDR portas la nomon de la komunista gvidanto - kaj daŭre aspektas kiel el tiu epoko. La kaduka ejo ne malhelpas la etoson, kontraŭe: Tre paca, familia, amika, senhuligana - granda festo kaj, jes ja, granda futbalo por malgranda mono antaŭ manpleno da fanoj nur.
Tiel intima la etoso la 26-an de junio en la berlina Olimpia Stadiono ne estos. La preskaŭ 75.000 biletoj estas pli-malpli forvenditaj - rekorda rezulto por virina futbalo. Jam ni povas antaŭĝui novan "Ŝland' en propra land'". Ni esperu je plia somera fabelo en festema Berlino: "Iru inoj, iru!"
Sign-in to write a comment.