"Legu la formularon, kaj se vi daŭre havos demandojn, ni ankoraŭfoje parolos. Se ne, donu ĝin al mia sekretariino kun via subskribo." La svelta blankharulo energie sed senhaste elpaŝis la ĉambron. "Iom kiel tiu kuracisto-profesoro-ĉefo en la fruvespera televid-serio La hospitalo en la Nigra Arbaro", mi pensis, dum mi klopodis koncentriĝi je kvar dense skribitaj paĝoj. "Manko de oksigeno dum la operacio povas kaŭzi cerbajn difektojn, kiuj povas necesigi vivo-longan flegadon. La probablo estas proksimume 1 : 10.000". "Se dum la operacio arterio difektiĝas pro mistranĉo, enventra sangado povas kaŭzi ...". Post du paĝoj mi subskribis, donis al la sekretariino, eliris kaj profunde enspiris la fumon de cigaredo.

Je la tria nokte antaŭ la fiksita tago mi sidis sur la balkono kaj observis, kiel la cigared-fumo vane klopodis atingi la helajn truojn en la profund-blua volbo super mi. Ĉu tra tiuj punktetoj ni povas rigardi en la transan mondon malantaŭ la nia? Ie fore pum-pumis urbo-trajno.

Je la sesa kaj duono mi vekiĝis, atentis du minutojn, ĝis kiam la vekhorloĝo sonoris, malŝaltis ĝin kaj ekstaris. La fruaj fiksitaj horoj ĉe la blankharulo estas la plej ŝatataj, ĉar dum kelkaj horoj antaŭe oni rajtas nek manĝi, nek trinki. Se oni devus vomi, oni povus sufokiĝi per la stomako-enhavo.

Ĝustatempe ni estis en la kuracistejo. "Vi jam povas eniri, ni de nun zorgos." "Ĝis paĉjo", hezitemas infano. "Ĝis mia kara, ne timu, ni revidos nin post horeto nur, dikan kison, paĉjo tre amas vin."

"Vi povas atendi tie ĉi aŭ iri al la kafejo vid-al-vide. Daŭros ĉ. du horojn". La pordo fermiĝas kaj mi staras sur la strato sub perfekta tago hele-somera. Infanaj voĉoj aŭdeblas de la parko.

La kafejo estas malplena, tenebra kaj pluŝaĉa. Mucida odoro interkverelas kun la citrona acideco de purigenco. Uf, for! Al la benkoj ĉe la parka infan-ludejo! -

II.

"Ĉe doktoro Bergman", ŝi pli konstatas ol demandas. "Pardonu?". "Mi ofte vizitas la ludejon. Multaj patroj rigardas kiel vi, se iliaj infanoj estas ... nu estas ĉe la doktoro". "Ĉu?". "Sed ne zorgu, fidu lin, li faros". Io svage eĥas en mia memoro, iu sceno de antaŭ multa tempo, de antaŭ subskribo. - "Panjo, rigardu, kion mi scipovas", vokas infano kaj saltas de la grimp-skafaldo. "Bone, Henjo, bravo!" ŝi respondas. "x-malsano, ĉu?", ŝi diras, nomante precize la diagnozon per la medicina termino. Mi kapjesas. "Estas lia specialaĵo, do ĉio en ordo". "Mi soifas", gaje alkuras la infano. "Ŝi havas lian aĝon, ĉirkaŭ kvin, ĉu?". "Jes ...".

Henjo regrimpas supren. "Mi devas iri". "Klare. Eble ni foje revidos nin tie ĉi". "Jes ... . Kaj: dankon". "Jam en ordo." Foririnte kelkajn metrojn mi turnas la kapon. Ŝi postrigardas min kaj tra sunbrilo kaj dancanta varmo mi vokas "Henriko, li nomiĝas Henriko".

III.

"Vi jam povas eniri. Dua pordo dekstre." La ĵaluzioj de la vekiĝo-ĉambro estas fermitaj, mi bezonas momenton por adapti al krepusko kaj malvarmeto kaj palp-paŝas antaŭen. Ok litoj, sur kvar aŭ kvin kuŝas malgrandaj korpoj en verdaj operaciaj ĉemizoj. Heĉjo dormas ĉe la fenestro. Mi kisas lin, karesas kapon kaj braketojn, fine eksidas sur la apuda lito kaj atendas.

Sur la tapeto arbaraj gnomoj dancas ĉirkaŭ ridanta fungo kun ruĝ-blanka ĉapelo, dum kunikloj, birdoj, talpo kaj aliaj bestoj rigardas la rond-iron. "Paĉjo, ĉu ni morgaŭ veturos al avinjo?", tre klare diras Henriko. Mi eksaltas kaj jesas, "jes, mia kara, klare!". Per duonfermitaj okuloj li rigardas tra mi, murmuras "bone", turniĝas kaj mallaŭte ekronketas.

Infanaj vejnoj estas mallarĝaj. Anstataŭ injekti anestezilon oni prefere spirigas al ili narkozan gason, kiun oni populare nomas rido-gaso. Dauras iom, ĝis kiam ili plene elspiros ĝin. Malheleto, senstreĉiĝo, silento kaj la elspirita gaso en la ĉambro ekefikas. La gnomoj dancas pli kaj pli rapide, la fungo ekrikanas, la kunikloj rid-eksplodas. Subite gaja, lacega kaj feliĉa mi atendas en tiu vekiĝo-groteskejo.

"Mi soifas". Ĉi-foje li ne plu ekdormas. La flegistino venas, poste la blankharulo. "Ĉio en ordo, neniu komplikaĵo. Venu morgaŭ por postkontrolo de la tranĉo, evitu sporton kaj saltadon dum la venontaj tagoj".

Iam ni staras sur la strato, mi estas kvazaŭ ebria de rid-gaso, suno, somero, vivo kaj maltimo. "Ne zorgu, fidu lin, li faros", mi ridetas infanaĵe kaj premas knaban manon.