Vi devas havi 18 jarojn, devas verki en unu el la oficialaj EU-lingvoj kaj loĝi en EU, EEA aŭ Turkio. Vi povas prezenti ret-filmon, aŭd-verkon, ilustraĵon ĝis formato A2 aŭ tekston ĝis maksimumo de 1500 signoj. La verketo estu laŭeble amuza.

Jes ja, estas la kutima EU-diskriminacio kontraŭ ekzemple la kataluna, aliaj "regionaj" lingvoj aŭ Esperanto. Sed ja, vi rajtas paroli aŭ skribi pri tiuj lingvoj. Jes, kompreneble, laŭ la kondiĉoj de la konkurso (la konkursantoj voĉ-donas inter si mem) estas tre probable, ke tekstoj en angla aŭ franca venkos, simple ĉar plej multaj homoj povas leg-kompreni ilin kaj ne tiujn en bulgara aŭ slovena (probable pro tio multaj rumanoj uzas la anglan!). La kutima diskriminacia trompo de EU.

Kiel ajn prave tiuj konsideroj: Mi faris longan trajn-vojaĝon, enuetis kaj skribis germane pri iu lingvo, probable konata al vi:

-----

Unu Liberiĝo

Kiel lernanto de latina klaso mi devis lerni la anglan kaj francan - sen granda entuziasmo nek sukceso. En aĝo de 15 mi estis ravita de Mikaela. "Ĉu vi akompanos min al Esperanto-kurso?", ŝi min demandis iun tagon. "Esperanto-kio? Eh, jes, nu klare!", mi balbutis ruĝkape. Esperanto? Dio mia! Egale, ŝi demandis min kaj mi ankaŭ sekvus ŝin al kurso de la kopta. Kaj fine, probable ne estos tro da homoj tie, ĝuste idealaj cirkonstancoj, ĉu?

Estis eta grupo, kiu baldaŭ fariĝis eĉ pli malgranda. Mikaela ĉesis post tri monatoj. Mi povis libere paroli Esperanton post ses monatoj, rakonti ŝercojn kaj fari vort-ludojn. La franca daŭre malentuziasmigis min, sed "horloge" fine estas nur iom stranga maniero prononci "horloĝo" - kaj nun mi komprenis tion.

Estinte 16-jara la unuan fojon mi kunvojaĝis al Nancio en Loreno. Kun Tereza mi long-tempe korespondadis. Fakte ŝi probable nomiĝis Thérèse, sed pri la legomo super la literoj mi ne plu devis zorgi, nek pri subjonctivpassé simple. Mi jam fariĝis libera diri, kion mi volis, sen daŭre stumbli super malregulaj verboj. Ridi anstataŭ balbuti! Ĝi trovis min, la plej liberiga lingvo de la mondo.

Hodiaŭ ĝi estas nia familia lingvo apud la germana kaj tiu de niaj infanoj. Dekduon da aliaj lingvoj mi intertempe almenaŭ povas legeti. La ĝuon pri lingvoj mi ŝuldas al mia unua amo - Esperanto.

----

Detalojn pri la konkurso legu en la retejo "Tongue stories" (dekstre supre vi povas ŝalti al iu ajn EU-lingvo).

Ho, kaj kompreneble: Ne forgesu amase voĉdoni por tiu - nu, ja - elstara peco de moderna literaturo el trajna skuado, kiun vi ĵus ĝuis, miniaturo superita (eble!) nur de la Graca epopeo ;-))