HMM, tio estas Luis M. Hernández Yzal, la fondinto de la Hispana Esperanto-Muzeo en Katalunio, la hungaro Arpad Máthé kaj la katalunino Ana Maria Molera. La "libreto" havas la formaton 305 x 215 x 70 mm, ampleksas fierajn, dense presitajn 1175 paĝojn kaj pezas ĉ. tri kilogramojn. Nenio por legado en bankuvo!

Bibliotekoj, sciencistoj kaj esploristoj atendas ĝin jam de jaroj - volumo 1 de la vivo-verko de d-ro Arpad Máthé: "Bibliografio de periodaĵoj en au pri Esperanto". Kiam kaj kie ĝi estos akireblaj por la publiko ne jam estas konata. Tre probable ĝi estos sufiĉe kosta por privatuloj. Sed tiel estas. Vi tamen povos helpi disvastigi ĝin: Petu universitatan, nacian aŭ sciencan bibliotekojn, ke ili havigu ĝin por vi.

Hodiaŭ mi nur povas prezenti al vi la titol-paĝon kaj la enkondukajn vortojn. Sed mi ja posedas iun pra-pra-pra-version de Hernández Yzal (1992). Kaj mi ĵuras - duoble ĵuras - jam tio estas impresega kaj baza studlibro por la riĉa historio de Esperanto.

Mi esperas, ke mi baldaŭ povos raporti pli detale. Ĝis tiam: dankegon al niaj diligentaj pioniroj!

P.S.: En pli frua versio de tiu ĉi informo mi titolis pri "12.000 gazetoj el 120 jaroj" laŭ la apuda prefaco. Tio tamen ne spegulas la lastan staton. Laŭ informo de Germana Esperanto-Biblioteko (vd. la komenton malsupre) temas pri precize 14.143 periodaĵoj priskribitaj.