" ... Intertempe Pettersson lam-iretis tra la domo kaj serĉis en tirkestoj kaj ŝrankoj. Li trovis kelkajn kulerojn kaj krem-batilojn, horloĝon, termometron, bovinon el porcelano, malgrandan simion el stano kaj ankoraŭ tion kaj jenon. Findus alportis rabotaĵon kaj biciklan lumilon, penikon kun malfreŝa ruĝa farbo, spiral-risorton kaj ankoraŭ beletan aĵaron, kiu ŝajnis al ĝi taŭga por la kristnaska arbo. Poste Pettersson ligis ruĝan bendon al ĉiu unuopa peco. Li tranĉis bildojn el buntaj revuoj kaj volvis ŝtal-draton ĉirkaŭ kandel-stumpoj. Ĉiam, kiam io nova estis preta, la kato prenis ĝin kaj pendigis sur la arbo. ..."

-----

En nia lernejo ĉiu infano mallonge antaŭ unua advento ricevas unu paĝon de kristnaska rakonto kaj devas ekzerci laŭtlegi ĝin al la klaso. Kompreneble ĉiu infano ricevas sian eron strikte sekrete kaj konfidence en fermita koverto, kaj neniel rajtas paroli pri ĝi al la aliaj. La klaso ekkonu la finon de la rakonto nur la lastan tagon antaŭ la kristnaskaj ferioj. "Nia" granda tago kun la supra tekstero (ĉi-jare do pri Pettersen kaj Findus, svede Pettson och Findus) estos la 16-a de decembro.

Poste ĉiuj paĝoj estos kungluataj al komuna kajero. Pro tio la infanoj devas zorgi, ke la folioj restas puraj, sen makuloj aŭ angulaj faldoj. Jen ĉiujare la unua defio por la gepatroj: Savi la originalan paĝon inter kreema kaoso en la lerneja tornistro, kopii ĝin kiel ekzerc-dokumento kaj - plej malfacile - ĝustatempe retrovi la espereble daŭre puran originalon inter kreema kaoso sur la skribo-tablo de paĉjo.

La lukto kontraŭ makuloj, ŝmiraĵoj kaj tiuj angulaj faldoj cetere estas tutjara, ŝajne eĉ eterna. Almenaŭ la plej spontana, normala germana vorto por ĉi-lastaj, eĉ inter plenkreskuloj, estas "azenaj oreloj". Mia Wahrig, difin-vortaro de la germana, eĉ ne ofertas "plenkreskulan" sinonimon, sed simple difinas: "(fig.) faldita angulo de libro- aŭ kajero-paĝo". Kaj tiel ankaŭ mini-difinas (sed ne tradukas) la Granda Krause Germana-Esperanta.

Nu, mi supozas, ke en viaj lingvoj probable nek ekzistas tiel baza kaj bela vorto kiel "azen-orelo" nek la daŭraj admonoj "ne faru azen-orelojn en via libro, mia eta". Simple, ĉar ĉe vi la infanoj (kaj la paĉjoj) certe estas pli ordemaj, ĉu ne?

-----

Bildojn de la maljuna Pettson kaj lia vir-kato Findus vidu tie ĉi.