Sur la hundo staras knabo (lernanto), sur la simio plenkreska juna viro (submajstro), sur la leono longbarba oldulo (majstro). La 700 jarojn aĝa mesaĝo estas evidenta: La knabo devas lerni kaj oni devas eduki lin obei kiel oni faras pri hundo. La plenkreska viro faras stultaĵojn kiel simio. Nur se viro fine atingas la aĝon de blankbarbulo li fariĝas leono, respektata reganto. Kune la tri pelvo-piedoj do simbolas la tri fazojn de vira (profesia) vivo laŭ mezepoka kompreno.

Eble vi ŝatas pripensi, ĉu vi jam atingis la jarojn de leono aŭ daŭre estas en viaj simiaj jaroj ;-)).

----

P.S. (1) Ĉar mi bedaŭrinde ne kunportis fotilon, mi iom longe serĉis por trovi foton de la bapto-pelvo en Internet. Iom oni povas vidi ĝin en la fotaro de prenzlau-smb.de. Klaku Bildergalerie, poste Kirchen in Prenzlau kaj St. Marien. Estas la tria foto en la unua linio (stato 1939).

Pliajn fotojn vd. en la retejo de la subtena asocio Sankta Maria.

(2) Sub la foto mi notis, ke la preĝejo estus tre impona. Kaj fakte ĝi estas unu el la plej impresaj, kiujn mi iam vidis. Unu el pluraj kialoj estas, ke ĝi estas ruino. Nur dek tagojn antaŭ la fino de la 2-a mondmilito (8-a de majo 1945), nome je la 28-a de aprilo, Prenzlau estis preskaŭ komplete detruita de la soveta armeo. La tegmento falis en la kirko-internon kaj trabatis la volbaĵojn de la plafono, kiu mankas ĝis hodiaŭ. Ĉio, kio estis en la kirka navo forbruliĝis. Pro la mankanta interna plafono ĝi impresas eĉ pli alta, ĉar oni povas rigardi ĝis la firsto de la tegmento de 1972. Ĉar restis nur la "nudaj" muroj kaj kolonoj sen iuj seĝoj, bildoj, epitafoj k.s. la efiko de la gotika arkitekturo neniel estas ĝenita. Aspektas kvazaŭ ŝtona arbaro.