SEFT - la purajn faktojn legu en Vikipedio kaj en la SEFT-retejo. Unuajn impresojn pri la etoso peras la tieaj fotoj. Maljuna SEFT la unuan fojon okazis en tiama GDR en 1978, la ĉi-jara estis la 33! La unua nomo estis "Sekreta Esperanto-Fiŝhokista Tendaro", bona nomo, sed tro danĝera por la fifama sekreta polico Stasi de "socialisma" GDR, kie nur kelkajn kilometrojn for de la tendejo ankoraŭ ekzercis sovetaj tankoj ĝis 1992. Ĝi tamen bone spegulas la bazan koncepton neŝanĝitan:

Esperantistaj familioj kun neesperantistaj amikoj ferie tendumas kune kaj zorgas pri ĉio mem. Kune okazas nur, kion la partoprenantoj mem organizas: Bakado de pat-kukoj, noktaj promenoj, tablo-tenisaj konkursoj, vespera fabelo-horo por infanoj, boat-ekskursoj, vizito de somera sledejo ktp. Per kuna ludado kaj feriado oni "fiŝ-hokas" interesatojn por Esperanto, almenaŭ vekas ilian simpation por ĝi.

Post 33 jaroj jam estas tri-generaciaj SEFT-familioj. Ĉiam ankoraŭ infanoj en ban-kalzonetoj nud-piede kuras de la tendo sub altaj pinoj sur sabla pado al la lago, malkovras "sekretajn" vojojn apud la ludejo kaj revenas nur, se malsato tro premas. La gepatroj babilas kaj klaĉas, legas gazeton, observas la malmultajn blankajn nubojn sur blua ĉielo, observ-aŭskultas la klak-klak-klak de la pegoj.

Suno, sablo, akvo, pinoj, amikoj - neniu lukso, neniu kravato, neniu negoca renkontiĝo kun "gravuloj". Ne gravas, ĉu vi aliloke estas doktoro aŭ profesoro. Gravas, ke vi rapide sukcesas tratiri tiun damnan ŝnuregon tra vian pantalonon kaj ĉemizon kaj pludoni ĝin al via najbarino por ke via teamo dekope ligita rapide povas ĉirkaŭkuri la foston.

Ĉe la bivaka fajro ni kantas la malnovajn kanzonojn, aŭskultas la vesperan venteton en la arbo-pintoj, sentas la varmon de la tago disradianta de niaj brakoj kaj kruroj. La infanoj venas, kareseme eksidas en nia sino, lace okulumas la flamojn. Je mez-nokto ni sentorĉe iras al la lago sub plen-stela ĉielo, glitas en la akvo, pli varma nun ol la nokta aero, eknaĝas tra la fajna vaporaĵo ŝvebanta super ĝi. Anasa familio afable salutas kvak-kvak-kvak.

En la tendon fine. Aer-matraco, dormo-sako, aldona kovrilo (damne kiel malvarmaj fariĝis la noktoj ĉi-jare!). Trankvila spirado de la infanoj, fora murmurado de ekstere - "ho, kara dorso, bv. elteni ankoraŭ tiun nokton, baldaŭ denove estos la komforta lito". - "Vi eĉ ne povas imagi, kiom mi malŝatas tendumi, estimata Bernardo!" - "Jes, kompreneble, kara dorso, sed estas SEFT, la plej somera semajno de la jaro, kiel en nia kuna juneco". - "Jes, sed ..." - "Ĉu ni povas fin-diskuti tion morgaŭ?" - "Hm, nu bone, bonan nokton al vi homo". "Bonan nokton al vi ankaŭ, dorso mia".

P.S.: Mia dorso estas pli kontenta nun ree en la vilaĝego. Mi pardonpetas, ke mi ne ĝustatempe respondis viajn reagojn, nek plenumis viajn petojn, sed iom longe aliaj aferoj estis pli gravaj, la pegoj - vi scias - kaj la nova SEFT-paro (lastan jaron ŝi ĉeestis unuan fojon veninte el tre fora lando) kaj ni havas novajn bebojn kaj oldulo grave malsaniĝis en alia fora lando kaj ne povis ĉeesti - bonan resaniĝon al li!