MT kaj NT
Nur ĉ. 10 semajnojn antaŭe, meze de majo, Warden provizore tiom resaniĝis de sia tramo-akcidento, ke li povis repreni la laboron super la traduko. Dum lia foresto la manuskripto de la NT, finita jam en 1912, iris tiel kiel ĝi estis al kompostisto kaj presisto. Nur nun, kiam la presprovaĵoj revenis, oni konstatis, ke ĝi nek akordiĝas inter si (tradukis ĝin ĉefe Rust kaj Wackrill kaj sinjorino Rust plurfoje tajpis ĝin) nek kun la Zamenhofa stilo en la MT. Lastminutaj ŝanĝoj en tiu malfrua stato draste altigus la kostojn kaj minacus la planon por Sankta Giles. Warden promesis pagi la ŝanĝojn ĝis la fino de la Pentoteŭko (la kvin libroj de Moseo) el propra poŝo. Pri la resto li demandas al la fraŭlinoj. Ĉu ili jese respondas, ni ne scias - ne troveblas iu reago, nek pozitiva, nek negativa. Ĉar la korespondado estas surprize bone konservita, ni rajtas supozi, ke respondo ne alvenis. Samtempe aliaj kunlaborantoj urĝas akcepti la tradukon tiel, kiel ĝi nun estas kaj lasi korektojn al postaj eldonoj. D-ro Kilgour de la Biblia Societo uzas sian tutan influon por rapidigi presadon kaj bindadon. Kaj Warden daŭre malfortas. Fine de la unua julia semajno li forsendas al Kilgour "la lastajn foliojn de la kompleta Biblio en Esperanto" - tri semajnojn antaŭ la malfermo de l' kongreso.
Post 19 jaroj: iel-tiela fino
Je 1926-07-15 li raportas al la fraŭlinoj Peckover: "ni tute esperas, ke la volumo estos preta ne nur por la Esperanto-Diservo en S-ta Giles ..., sed ankaŭ por vendado en la Kongresejo - almenaŭ la eldono malplej kosta". Warden akceptas la ne plu ŝanĝeblan kaj li jam rerigardas, retrospektivas: "La laboro de mi organizita kaj meme farita pri la Esperanto-Biblio estis ... proksimume la plej plaĉa en mia vivo. Sendube ĝi okupis milojn da horoj ...". La batalo estas finita. La 1-an de aŭgusto laŭplane en solena kaj kor-tuŝa ceremonio la Esperanto-Biblio estos dediĉita al Diservo. Pri la malakordoj inter MT kaj NT kaj interne de la NT nur malmultaj scias, nelaste Rust mem, kiu "konfesas" al la fraŭlinoj: "nia laboro bezonis revizion kaj redakton; nia uzado je E-vortoj estis ofte malkorekta laŭ la modernaj kutimoj, kiuj, dum la jaroj pasis, fiksis kaj starigis la lingvon". Malakordoj inter MT kaj NT estas, se vi volas tiel diri, nelaste ŝulditaj ankaŭ al Edinburga tram-akcidento.
Postskribo
Sur la titol-paĝo de la MT de la Londona Biblio, tiel nomita ĉar tie estis la sidejo de la eldoninta Biblia Societo, sed pli ĝuste eble la Edinburga Biblio (ĉar tie vivis la ĉefaj roluloj) estas notita "El la hebrea originalo tradukis Lazaro Ludoviko Zamenhof". Kiel ni vidis, tiu indiko estis necesa por akordiĝi kun la kvalit-postuloj de la Biblia Societo "rekte el la originalo, ne tra ponto-lingvo". Sed ĉu ĝi estas prava? Ni ne scias. Iu pastro Bianchini laŭaserte demandis Zamenhof laŭ kiu eldono de la Biblio li tradukis. La malpreciza respondo - ĉiam laŭ Bianchini - estus "laŭ rusa Biblio uzita en Rusujo" (!). Pli poste Bianchini asertis, ke la respondo de Zamenhof estus "laŭ hebrea teksto uzita en Rusujo". Maimon, la aŭtoro de "La kaŝita vivo de Zamenhof" supozas, ke Zamenhof probable uzis - krom la Vulgaton sendita de Bianchini - du Bibliojn:
- tiun de Leon Mandelstamm, rusa traduko kune kun la hebrea teksto, eldonita en 1862 en Berlino; sian Biblion Mandelstamm sendis al ĉiu juda instruisto, do laŭ Maimon supozeble ankaŭ al la patro de Zamenhof, al Marko Zamenhof;
- tiun de Abraham Bär Lebensohn kaj Isaak Benjakob, Hebrean Biblion redaktitan en Varsovio 1848-1853 kun germana traduko de Moses Mendelssohn per hebreaj literoj; sed ties tradukmetodo laŭ Maimon malsimilas la Zamenhofan.
Wackrill, Alfred-E. (1913)
Raporto pri la novaj vortoj uzitaj de la tradukintoj de la "Nova Testamento"
Oficiala Gazeto Esperantista 1913:6:1 (56), p. 1-14
neologismoj; Biblio; terminaro, tradukado; termino
Kun enkonduka letero de Th. Cart, Direktoro de la Akademia Sekcio pri la Komuna Vortaro Esperanta, kiu pledas kontraŭ "akuzi", "heziti" k "menso" (Dio mia!).
kaj du recenzojn de la verko de Gregor 1958, nome de Kohen-Cedek en Scienca Revuo kaj de André Cherpillod en Franca Esperantisto.
"La Hejmeniro de fraŭlino Peckover forprenis el la Esperanto-movado unu el ĝiaj plej fervoraj eminentuloj, la 8-an de Septembro [1931], en ŝia 97-a [!] jaro. ... Ŝi estis ... edukita ... laŭ la principoj de la Societo de Amikoj (Kvakeroj). En [la periodaĵo] 'Peace and Goodwill' estas historieto de la 'Wisbech Local Peace Association', kiun ŝi fondis kaj kiu kreskis per ŝia influo ĝis miloj da anoj en preskaŭ ĉiu parto de la mondo. Aldono al tiu laboro estis ŝia subteno de la Esperanto-movado. Ŝi estis prezidantino de la 'Wisbech Esperanto Society" kaj estis ĉefe per la helpo de ŝi kaj ŝia fratino, kiu mortis en 1927, ke la du Bibliaj Societoj kune eldonis la Biblion en Esperanto.
Ŝi ankaŭ eldonis la kvaronjaran gazeteton 'Peace and Goodwill' en la daŭro de pli ol 50 jaroj ...". Sekvas la afero pri la 4000 promesoj kontraŭ alkoholo kaj tre longaj klarigoj pri ŝia parkera kono de la Biblio kaj ŝia kredo, sen pliaj faktoj.
Jen do plia kialo, kial la eldonado de la Biblio ne plu povis esti longe prokrastita: ambaŭ fraŭlinoj-mecenatoj jam estis sufiĉe aĝaj, unu mortis jaron post la Edinburga UK.
La retejo prezentas i.a. ne malpli ol 31 diversaj tradukoj de la Biblio nur al la angla (!).
Sign-in to write a comment.