Stagnado kaj tajpado ...
Ankoraŭ atendante la lastajn traduk-partojn, Warden okupigas la komitaton pri la jam ricevitaj aŭ eĉ jam de Hachette publikigitaj eroj. Novaj malfacilaĵoj ekestas. Dek jarojn post la komenco de la laboroj apenaŭ iu de la origina teamo povas aktivi plu. La iama estro Rust intertempe fariĝis tro aĝa por aktive kontribui. Aliaj malsaniĝis, mortis aŭ kabeiĝis. Kun ili malaperis la kopioj de la manuskripto. Warden devas trovi novajn revizantojn - kaj produkti novajn kopiojn por ili. Dum monatoj la laboroj stagnas, ĉar kopii tiuepoke signifas retajpi ĉion. Kaj la Zamenhofa malneto ampleksas ĉ. 1400 grandformatajn paĝojn: "Mi antaŭe esperis igi iujn niajn fraŭlinajn Esperantistojn maŝinskribi povantajn plenigi la bezonon, sed trovis en Edinburgo nur du eĉ malmulte da libertempo havantajn ...", Warden plendas en letero al fraŭlino Peckover de januaro 1919.
Varsovio ne respondas ...
Kaj daŭre multaj libroj de la MT-traduko kuŝas en Varsovio. Juna kvakero volis laŭeble baldaŭ post la morto de Zamenhof vojaĝi al la Vistulo por fari surlokajn esplorojn por planita biografio de Zamenhof - Edmond Privat. Denove kaj denove li devis prokrasti la vojaĝon, tro malfacilaj estas la cirkonstancoj. Warden turnas sin al la Brita Ministrejo pri Aferoj Eksterlandaj "por scii, ĉu ili povus doni al ni specialajn helpojn" - sed ne. Griza januaro 1919 kriza.
Printempa espero ...
En majo ekestas nova espero: "Nevo de S-ino Zamenhof vizitis je la 1-a de la monato la Esperantistan Centran Oficejon en Parizo kaj demandis, al kiu oni liveru la manuskripton; ... tre povas esti, ke li portos [la mankantajn partojn] al Parizo [kaj] ke S-ino Cense [de la ECO] povos irigi ilin al mi, kiam ŝi venos al la Brita E-Kongreso en Liverpool en ... junio". Sed denove - vana espero nur. En julio tamen neatendita pakaĵo el Ĝenevo kun pliaj 211 paĝoj de la traduko: Privat fine sukcesis vojaĝi al Varsovio kaj kunportis ilin hejmen. Haleluja, mankas nur plu ĉ. 280 paĝoj, Warden taksas, la tradukoj de la t.n. "Malgrandaj Profetoj".
Kaj subite la afero iras glate. Alvenas letero de Klara Zamenhof de la 1919-06-30: "Mi skribis al vi longan leteron 15/V, sed mi ne estas certa, ĉu ĝi vin atingis". Ne, ne atingis. "La manuskripto de la Biblio de mia formortinta edzo troviĝas ĉe mi, sed bedaŭrinde dum la milito mi ne riskis ĝin sendi. Nun mi estas preta al vi sendi per S-ro Privat sekvantajn partojn: Jeremia, Jeĥezkel, Plorkanto de Jeremia, kaj Ezra (la paĝoj 901 ĝis 1112). Restas ankoraŭ 300 paĝoj, kiujn mi sendos al vi post 2 monatoj, ĉar mi devas mem fari la kopiojn, tial ĝi tiel longe daŭros ...".
Do ankaŭ Klara sidadas kaj tajpas. Ĉu ŝi retajpas tiposkripton? Zamenhof ja informis en 1915, ke ĉio estus jam "écrit à la machine". Aŭ ĉu ŝi tamen maŝinskribas laŭ la manskribo de la edzo? "Oni ... rimarkas eraretojn, kiujn mi povas klarigi nur konsiderante, ke la manuskripton de la Doktoro oni kopiis; kaj ni devos zorge esplori proprajn nomojn", Warden raportas al fraŭlino Peckover (1919-07-22). En novembro 1919 Klara sendas plian liveraĵon, pliajn kvar librojn de la MT, kaj tamen ankoraŭ mankas parto.
"La laboro iras tre malrapide ..." ...
Intertempe Warden sukcesis trovi novajn reviziantojn konantajn kaj la antikvan hebrean kaj Esperanton. La severaj kondiĉoj de la Biblia Societo postulas, ke la traduko estu farita rekte el la hebrea originalo al la cel-lingvo, nepre ne tra iu ponta lingvo. Malgraŭ ĉiuj urĝoj, la revizia laboro iras tre malrapide. Kelkaj reviziantoj, ĉiuj aktivaj pastroj, dum monatoj eĉ ne povas tuŝi la malneton apud siaj profesiaj devoj en la ekleziaj komunumoj. En septembro 1920 Warden devas koncedi, ke "la originala plano, ke la reviziantoj mem komparu la tradukon kun la originalo Hebrea, bezonas tiom da tempo kaj tiom pliigas la laborojn ..., ke de nun mi metos antaŭ ilin nur lokojn, kie la Z-a teksto ŝajnas tro malsimili la Anglan RV [Revised Version de la angla Biblio de 1885]". Kaj Warden, kiu ne lernis la hebrean, mem enprofundiĝas en la teksto. En Decembro 1920 li raportas ŝokan malkovron: "mi trovis plurplurajn lokojn, kie al Z. mankis parto de verso" - klartekste: oni devas ĉion denove kontroli por certigi, ke la traduko estas kompleta!
Tamen la afero progresas ...
En septembro 1921 iuj partoj jam estas en reviziita kaj maŝin-skriba formo laŭ la postuloj de la Biblia Societo. Ĝi daŭre pretas eldoni ĝin, sed nur se la traduko estos kompleta. Partajn liveraĵojn ĝi ne donos al la kompostisto - all or nothing, ĉion aŭ nenion. Warden unu plian fojon "esperas igi iujn Edinburgajn Esperantistojn maŝinskribi povantajn akcepti partojn tuj, kiam la grupo ekfunkcios aŭtune ...". Komence de oktobro la fratinoj Peckover plian fojon donacas konsiderindan sumon por preparo de la Biblio-traduko. Post tiom da penoj bona fino ŝajnas proksima.
La diablo loĝas en la detaloj ...
Jaron poste, en oktobro 1922, la entuziasmo estas for: "mi bedaŭras dirante, ke oni trovis en la Z-a manuskripto tiom da manketoj kaj aliaj eraroj, eĉ kiam reviziantoj aprobis libron kiel pretan ...". Kaj en aprilo 1923 li devas raporti al la "fraŭlinoj": "en la laboro de D-ro Z. estis multetaj mankoj de versoj aŭ partoj de versoj kaj ankaŭ iuj aliaj eraroj. Se la reviziantoj en sia unua lego estus rimarkintaj ĉiujn tiujn, ĉio estus en ordo; sed ofte la reviziantoj, ŝajnas, legis nur la tradukon." Nova triopa relegas la tuton komparante ĝin kontraŭ la angla Biblio, aliaj tradukoj kaj konkordancoj: s-ro Page, William Bailey kaj Warden mem. Pri rekta kontrolo hebrea-esperanta jam ne plu temas. Kaj ĉiam denove tajpado kaj retajpado. Ne trovinte helpantojn Warden mem faras "tiun iom tedan laboron". Tamen li prognozas, ke la tuto iros "en la venontaj du aŭ tri semajnoj", do en majo 1923, al la kompostisto.
La longaj tri semajnoj ...
Jaron poste, en marto 1924, la fraŭlinoj Peckover afable demandas, ĉu la tri semajnoj jam pasis. Diplomatie ili konstruas oran ponton por la tiom longe silentanta Warden: Ili referencas al la diversaj variantoj inter la germana traduko de Lutero kaj la angla Biblio. Kaj Warden devas fariĝi konkreta. Inter la malfaciloj li mencias:
- vortgrupoj kaj tutaj versoj mankantaj
- "tute freŝa traduko" de hebrea vorto aŭ vortkombino ne trovebla en iu alia traduko
- progresante Z ofte trovis pli bonan tradukeron ol antaŭe, "kio devigis nin laborege referenciĝadi en konkordancoj" por fari ĝin "sinakorda"
- neceso unuformigi paralelajn lokojn
- unuecigi proprajn nomojn, trovi kompromison pri la "diversegaj opinioj pri la nomoj de arboj kaj bestoj"
Kaj lerte li hok-kaptas la abstinentemajn fraŭlinojn-financantojn: "mi ne malatentis vian deziron, ke oni precize esprimu diversajn vortojn por vino k.s.; kaj plaĉas min raporti, ke Z. tre zorge distingas inter la suko de la vinberplanto kaj "drinkaĵo" aŭ "ebriigaĵo" [ekz. Sentencoj 20;1]".
Poste denove malrealisma prognozo pri la fino de la reviziado kaj denova letero de la fraŭlinoj en novembro 1924. Nova prognozo nun: ekpreso espereble komence de 1925. En marto ne jam, en junio fine la sciigo, "ke fine la presistoj komencis, kaj mi vidis la unuan presprovaĵon de la unuaj 80 paĝoj [= Genezo kaj Eliro]". Post 25 monatoj la Biblie longaj tri semajnoj finiĝis.
1000 presitaj paĝoj provlegindaj ...
La unuajn pres-provaĵojn en la manoj, Warden aŭdacas novan celon: publikigo okaze de la venontjara UK en Edinburgo 1926. Restas do jaro nur. Kaj daŭre la provlegantoj malkovras malakordojn en la verkego, precipe inter la plej frue tradukitaj komencaj partoj kaj la pli maturaj postaj partoj. Krom la lukto kontraŭ la tempo alia malhelpaĵo ekestas: Ĉiu ŝanĝo de nun devas esti rekompostita kaj nove presita - kaj tio kostas. Dufoje li aludas, insinuas, ke la donacita mono de la fraŭlinoj estas jam foruzita. Tamen plian kapitalon ili ŝajne ne investas. Al la revizora triopo W.M. Page, W. Bailey kaj Warden aliĝis W. Harvey kaj fraŭlino Baird; neniuj el ili regas la hebrean, oni komparas kun la angla.
Tramo kaj striko ...
Tamen oni nun firme paŝas sur la voj' elektita - konstante frapante traboras la monton granitan - ĝis la 5-an de marto 1926, duona jaro antaŭ la kongreso: "malfrue en vespero elektra tramveturilo puŝfaligas" Warden, li devas "rifuĝi en la kamparon por plisaniĝi" sian kapan vundon kaj ŝultron. Kiam li iel-tiel povas labori denove okazas ĝenerala striko en Britio. La pres-maŝinoj haltas, la tagoj ĝis la kongreso forgutas.
Ĉu ankoraŭ sufiĉos? Ĉu Warden sukcesos malgraŭ ĉiuj lastmomentaj malfacilaĵoj? Legu la finon en la tria parto.
Sign-in to write a comment.