La geedzoj Dueholm havis du filinojn, kiuj ricevis "normalajn" nomojn, nome Astrid Antonia Johanne (1910) kaj Kathrine Maria (1920). Sed la filo do nomiĝis
Claus Katharos Zamenhof DUEHOLM (1913)
Voknomo estas Claus, Katharos (el antikva greka, la "pura", t.e. senpeka) kaj Zamenhof estas personaj kromnomoj, familia nomo estas Dueholm.
Pri la patro Anton Peder Dueholm ni krome scias malmulte: Li venis al Esperanto post verkado de propra planlingvo en 1910, publikigis vortaron Esperanto-danan en 1912 kaj senspure denove malaperis el Esperantujo.
Nu, ŝajne li estis la unua, kiu notis i.a. la vortojn kaki, feki, entjera, akuta kaj zookulturo en esperanta vortaro - kaj tiel en sia mallonga aktiva tempo do ja grave kontribuis al la esperanta kulturo, ĉu? ;-))
_______________________________________________________________________
Jen informcele la artikolo pri la Dueholm-vortaro en "Berlina Komentita Bibliografio de la Vortaroj kaj Terminaroj de Esperanto (1887-2014)" (BKB - elŝutebla pdf):
1912
Dueholm, A[nton] P[eder] (1882-1972) [W]. Esperanto-Dansk-Norsk Ordbog [Esperanto-Dana-Norvega Vortaro]. Struer [Nord-okcidenta Jutlando, Danlando]: Christensen, 1912. xviii, 136 p. — 21x13 cm. BIL 2051. ĉ. 9 100 kapvortoj. Rec.:
— 1929: BIL 2051: "Multaj novaĵoj: sufiksoj: -aco, -alo, -eno, -ika, -izi, -ito, -iva, -olo, -oza; prefiksoj: bi-, hiper-, hipo-, proto-, penta-, tetra-, seskvi-; ekskuzi, golfio, kaki, feki, hipo, entjera, akuta, zookulturo, volano, westo [tiel kun -w-], watto, wisto, warfo, ...".
Esperanto → dana/norvega
La (eble) verkota difinvortaro de l' Akademio
-
Kiel konate AdE ekverkis "vortaron de Esperanto kun difinoj en Esperanto" (art. 2.2 Statuto 2009) la…
-
05 Sep 2015
La Akademio (ne) respondas aŭ Konsultejo ne konsultas
-
Je la 22a de Majo mi demandis la "Konsultejon" de la "Akademio" pri difina artikolo antaŭ mallongigo…
-
28 Aug 2015
See all articles...
Keywords
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
477 visits
Esperantisto nomis sian filon "Claus Katharos Zamenhof"
Anton Peder DUEHOLM (1882-1972), nuntempe apenaŭ plu konata kaj iom anarkiema dana instruisto nomis sian filon "Claus Katharos Zamenhof" en 1913 ...
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.