Unuavide la ideo aspektas konvinka: Anstataŭ klarigi la vortojn el la Universala Vortaro de la Fundamento (UV 1893/1905) per tradukoj al (malnovaj) franca, angla, germana, rusa kaj pola, oni fiksas ilian sencon per difinoj en Esperanto mem - kaj simile faras por ĉiuj Oficialaj Aldonoj (OA 1 - OA 9, 1909-2007), entute ĉ. 5000 vortoj.

La ideo estas tiel evidenta, ke la Lingvaj Institucioj jam diskutis ĝin dum la UK en Barcelono en 1909. En 1909 aperis la inventoria Vortaro Esperanto-esperanta de Boirac, la unua prezidanto de Lingva Komitata kaj Akademio de Esperanto (LK kaj AdE). La difin-vortaro de Kabe, vicprezidanto de AdE, jam estis prezentita kaj jaron poste, en 1910, estis aĉetebla.

Pro la unua mondmilito (1914-1918), la kabeiĝo de Kabe (1912), la morto de Boirac (1917) kaj ankoraŭ aliaj kialoj, la ideo ne realiĝis. Intertempe la Kabe-vortaro fariĝis la kvazaŭnormo por la praktiko kaj ĉefa referenc- kaj konsult-verko de la tiamaj esperantistoj.

Tia ĝi restis ĝis apero de Plena Vortaro (PV 1930, 1934 kaj multaj represoj - kerne nun ReVo). Sekvis tradukoj de la kapvortoj de PV al multaj lingvoj en multaj vortaroj de la tipo Esperanto -> cellingvo. Esperanto havis novan kvazaŭnorman referenc-vortaron.

Tamen LK dum sia kunsido en UK 29 en Varsovio 1937 revarmigis la malnovan planon de "Akademia" difinvortaro. Kaj la nova prezidanto J.R.G. Isbrücker, elektita tiujare, energie ekagis. En la Jarlibro de LK de 1938 li prezentas sian programon, en siaj "Oficialaj Sciigoj" de 1938 kaj 1939 li prezentis proponon kiel difini ĉiujn tiam oficialajn vortojn (UV kaj OA 1 - OA 6). - Komenciĝis la dua mondmilito (en Eŭropo 1939-1940) kaj la projekto restis torso. Nur por la vortoj komencantaj per "A" estis faritaj unuaj proponoj - kiuj vekis multajn (pravajn) kritikojn.

Nun - cent jarojn post Barcelono - do la tria provo realigi tiun projekton. Respondecas nun la ekstrem-bonlingvisto Marcos Cramer, posteulo de Bertil Wennergren en la ofico de "Direktoro de la Ĝenerala Vortaro" - juna viro do, kiu neniam verkis ion seriozan pri la Fundamento (alikaze li ne apartenus al la kontraŭfundamenta "bonlingvismo"). Ĉu li konscias pri la diskutoj de siaj antaŭuloj Boirac, Kabe, Isbrücker? - Al la plej fortaj kritikantoj de la tiama prezidanto Isbrücker apartenis la vicprezidanto William Bailey kaj la eksa vicprezidanto Paul Nylén. Kerno de la kritiko estis la malsamaj opinioj pri la vortteorio de Esperanto - problemo nur ŝajne solvita de AdE dum la prezidanteco de André Albault, sed fakte daŭre ŝvebanta, ĉar la Albault'a solvo simple baziĝas sur duoble nesufiĉa analizo de la Fundamento.

Uf ... ĉu komplika? Eble, almenaŭ kompleksa ja.

Nek Isbrücker en 1938, nek la nuna "Akademio" iam elmontris, kiel iu oficiala difinvortaro kongruas kun la Fundamenta principo de netuŝebleco, nek kiun plusvaloron ĝi alportos al la esperantistoj apud la tiama PV 1934, nuna PIV 2005, nek ankoraŭ kial la verkado de "Vortaro Oficiala" kun difinoj apartenas al la taskoj de AdE - laŭ la Fundamento ĝi havas tute alian taskon (kiun ĝi en la nuntempa praktiko ne plenumas).

Unu diferenco tamen frapas: En 1938-1939 Isbrücker publikigis siajn proponojn kaj invitis ĉiujn interesatojn reagi. En 2015 la Kiselman-cirkleto agadas "in obscuro" (sekrete, en kaŝiteco) - krom ludi subnivelajn teatraĵon dum UK 100 en Lillo.
_____________________________________________________________________

La blogero baziĝas sur la nova eldono de Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto, vol. 3 Akademia Dokumentaro (BK III), projektita por Nov. 2015.
_____________________________________________________________________

Specimeno de la propono de Isbrücker el 1938-1939 legeblas en la sekva blogero.