Urban (1887 [?] - 1969) estis unu de tiuj junuloj, kiu dum la Universala Kongreso en Antverpeno (1911) igis sin jungi kiel „ĉevalo“ en la kaleŝon de Zamenhof. Li unue laboris en Moravio (tiuepoke Aŭstrio-Hungario), sed baldaŭ labor-migradis tra grandhoteloj de Parizo, Roterdamo, Londono kaj ankoraŭ duona dekduo de aliaj landoj en Eŭropo. Kiam li havis ĉ. 70 jarojn, aperis lia gastronomia terminaro. Ĝi estas kvarlingva vortolisto esperanta, angla, ĉeĥa kaj franca de la tipo:

Ovoj - Eggs - Vejce - Oeufs

Ĝis tie ĉi nenio speciala. La frandaĵoj staras sub la titolo "Ovoj": Ne malpli ol 43 diversaj pladoj kaj manieroj, kiel oni povas prepari manĝaĵon per ovoj: Ovoj bakitaj, bakitaj ambaŭflanke, bakitaj sur pladetoj, frititaj, bat-miksitaj kun plej diversaj aldonaĵoj kiel ekzemple asperagoj aŭ parmezano aŭ ŝenoprazo, faĉitaj, mole kuiritaj, laŭ rusa maniero ktp. ktp. Komparu kun nia kara kuir-libro PIV, kiu proponas al vi je "ovo (3)" kvin prepar-metodojn, dum Urban 43! El kelnera vidpunkto apenaŭ pli ol trinkmono, ĉu ne? Kaj simile tra ĉio, kio ne sufiĉe rapide forkuris kaj do trafis en la potojn kaj patojn de l'kuiristo: fiŝoj, gebovoj kun infanoj, porkaĵoj, kortbirdaĵoj, kolomboj, aproj (9 manĝaĵoj), cervoj kaj alia "har-ĉasaĵo". Kaj la supoj, legomoj kaj fungoj. Kaj la fromaĝoj. Kaj la desertoj, fruktoj kaj pudingoj, kompotoj kaj brioĉoj. Kaj 14 diversaj specoj de butero. Kaj la dolĉaĵoj, likvoroj, brandoj kaj bieroj.

Dum niaj Akademianoj ankoraŭ 50 jarojn post la manĝo akademie diskutas, ĉu bujabeso aŭ "fiŝsupo laŭ sudfanca maniero" - ĉar, la koreaj lernantoj, vi scias, kaj PIV tro francema ktp.-a - Urban informas:

Bujabeso marsejla - Bouillabaisse Marseillaise - Bujabesa dle marseillského zpŭsobu - Bouillabaisse Marseillaise

Ĉu do bujabeso ne pli vere venas de ĉeĥa bujabesa ol de franca bouillabaisse? Kaj per ambaŭ larcaj kelneraj piedoj firme sur la planko de l' grandhotela manĝ-salono, Urban piednote fariĝas tre praktika kaj klara: "Konsistas el: dorado, budegaso, merlnago, rombofiŝo, palinuro, skorpeno, soleo, krankroj, olivoleo, cepo, petroselo, safrano, laŭro-folio, poreo, tomatoj, blanka vino. Je viando riĉa provencala fiŝ-supo. Mondkonata bongustaĵo". Evidente, tiu viro scias, pri kio li parolas (dum ĉe iuj, eĉ iaj akademiaj Akademianoj ... nu bone).

Simile pri la kara knedliko, kiu nun varmigas denove kaj denove la buŝojn kaj gorĝojn de malsataj-malŝataj vort-voraj fervoruloj en iuj neglektindaj diskut-forumoj ĉirkaŭ super-akademia guruo. Nu klare ja, ĝi estas malnova novvorto, eĉ olda neologismo ĝi estas. Al tiuj furiozaj furioj de la vort-ekzekuta tribo oni dezirus iom da Urban-ismo.

Ĉu bongustis? Ĉu ankoraŭ kafo kaj bakaĵo? Mi hodiaŭ povas tre rekomendi ... frandu Urban.