En la listo de kunlaborintoj estas skribita en 1970 "kuirarto: E. Urban; G. Waringhien; K. Kalocsay". Oni havas la impreson, ke Urban ankoraŭ aktive, eĉ unualoke partoprenis en la verkado de la PIV-manuskripto pri sia fako. Ĉiukaze li, naskiĝita probable en 1887 [? necerte], en la 1960-aj jaroj jam estis sufiĉe aĝa (ĉ. 80) kaj li ja devus kunlabori el malantaŭ la Fera Kurteno, kie Esperanto nur estis allasita denove meze de la 1960-aj jaroj (en GDR ekzemple en 1965). Kvankam Urban mortis en junio 1969, mankas la kruco-simbolo ĉe lia nomo, sed ĝi ja aperas ĉe aliaj kunlaborintoj ekzemple ĉe Baghy, kiu mortis en marto 1967. Ĉu simple redakcia forgeso aŭ ĉu Waringhien verdire ne havis rektan kontakton kun Urban, sed nur kun lia verko, tiel ke li ne ĝustatempe eksciis pri ties morto?
Alia ĉeĥa kunlaborinto, kiu mortis antaŭ la apero de PIV, laŭ la listo estis Stanislav Kamarýt, kiu sole (!) respondecis pri filozofio kaj psikologio, do pri tipaj "varengjenaj" fakoj. Kamarýt mortis en julio 1956. Ĉu Waringhien tiam jam laboris pri la manuskripto de PIV kaj aktive korespondis kun Kamarýt? La "Grand dictionnaire Espéranto - français" de Waringhien aperis nur en 1957, kvankam lia antaŭparolo portas la daton de 9-a de marto 1955. Ja povas esti, ke Waringhien post manuskripto-fino de la franca vortaro tuj daŭrigis la vortaran laboron kaj ekverkis PIV-on kaj pro tio kontaktis Kamarýt kaj 10 jarojn poste la kruco-simbolo estas ĝuste notita. Strange tamen, ke PIV skribas ne Kamarýt, kiel li skribis sin post la milito, do kun akcento sur la ipsilono, sed Kamaryt, do en la malnova, antaŭmilita skribvarianto, sen la akcento. Tiel, sen la streketo, ĝi aperas sur ties Filozofia Vortaro de 1934! Denove, ĉu simpla redakcia eraro, ĉu eble la franca presejo ne disponis pri la speciala ĉeĥa litero, ĉu iu alia plej banala teknika kialo?
Povas esti. Sed ankaŭ povas esti, ke la listo de 59 kunlaborintoj trompas, se ĝi kreas la impreson, ke ĉiuj el la tie menciitaj personoj aktive kunlaboris pri la PIV-manuskripto, ricevante malneton per la poŝto, kontrolante ĝin, resendante ĝin. Mi ne dubas, ke Waringhien uzis la terminarojn de Urban kaj Kamarýt, simile kiel li uzis ĉiujn aliajn terminarojn aperintajn en la serio de la Dua Parto de l' Jarlibro. Tio estas facile montrebla, oni devas nur kompari PIV-on kun la terminaroj por konstati multfoje rektan kopiadon, alifoje iujn ŝanĝetojn. Mi neniel volas malpli grandigi la rolon de personoj listigitaj kiel "kunlaborintoj" kaj certe ne tiujn de Urban kaj Kamarýt. Estas pura hazardo, ke mi stumblis pri tiuj du ĉeĥoj kaj certe eblos montri dubojn pri aktiva kunlaboro ankaŭ ĉe aliaj "kunlaborintoj". Sed unu jam mortis dek jarojn antaŭe, la alia estis jam tre aĝa kaj vivis en tiuepoke malfacile atingebla parto de Eŭropo. Mi ne povas pruvi ĝin, sed tamen: Mi iel ne povas eviti la impreson, ke la fakta cirklo de aktivaj PIV-kunlaborintoj estis multe pli malgranda ol la listo volas kredigi al ni. 59 musketeroj? - ba!
Estas plia kaŭzo pro mia suspektemo. Kiu verkis Plenan Vortaron de 1930/1934? Ja scias ĉiu infano: Émile Grosjean-Maupin en kunlaboro de Albert Esselin, Salomon Grenkamp-Kornfeld kaj de Gaston Waringhien, kiel informas Vikipedio. Tamen Waringhien mem konfesis, ke Esselin (nask. 1860) pro aĝo ne plu povis plenumi sian parton kaj ke li, Waringhien, devis transpreni tiun de Esselin. Kaj ke Kornfeld krom organiza laboro ion enhave kontribuis al PV vi ne plu kredos, se vi foje legis tekston de li. Surprize, ja ŝoke malalta lingva nivelo. Restas do Grosjean-Maupin kaj Waringhien. Kaj kial ni ĉiam parolas pri Plena Vortaro 1930/1934? Ĉar la solaj grandaj ŝanĝoj de PV, kiu krome restis neŝanĝita dum la jardekoj (en la 4-a eld. 1953 aldoniĝis suplemento de Waringhien), okazis inter la 1-a eld. 1930 kaj la 2-a 1934. Grosjean-Maupin mortis en decembro 1933. La unua eldono estas lia. La dua, t.e. tiu, laŭ kiu generacioj konas PV-on, estas varengjena, kvankam sur la kovrilo unualoke daŭre staras Grosjean-Maupin.
Waringhien estis majstro malpli grandigi sian propran rolon. Vi ankaŭ povas diri, li kaŝis sin malantaŭ fremdaj nomoj. Mi ne kredas je armeo de 59 vortaraj kavaliroj. Se PIV parolas pri "kunlaborintoj" ĝi uzas la terminon en tre vasta kaj elasta senco. Ĉion alian mi nur kredas, se iu montras al mi la korespondaĵojn de la vortara generalo kun liaj leksikografiaj oficiroj kaj soldatoj.
Sign-in to write a comment.