Ehrenfried ("honoru la pacon" aŭ "honoro en paco") estis poŝtisto, orgenisto kaj laikula estro de la protestanta kirko en Neustadt en Saksio, tuj apud la bohemia (nuntempe ĉeĥa) limo. Post la Batalo sur Blanko Monto en 1620 la familio fuĝis el Bohemio por gardi sian luteranan konfeson kaj eviti la perfortan rekatolikigon. Kun la generacioj ili fariĝis pli kaj pli ortodokse protestantaj, eĉ pietistaj. Kaj tiu profunda kredo speguliĝas en la nomoj donitaj de Ehrenfried kaj lia edzino al la 13 infanoj.
Kvar filoj postvivis infanecon kaj sukcesis atingi la aĝon de plenkreskuloj, la duono de la infanoj mortis kiel bebo aŭ etuloj - plorinda, sed tiuepoke kaj -regione ne tre eksterkutima afero. Multe pli ol kredi kaj preĝi oni ofte ne povis fari por infanoj. Kaj jen ties nomoj: Traugott ("Fidu Dion"), Lobegott ("Laŭdu Dion"), Ehregott ("Honoru Dion") kaj Liebegott ("Amu Dion")! Apenaŭ plu imageble niaepoke. Mi ofte imagis, kiel tio funkciis dum la banalaj ĉiutagaj admonoj de infanoj: "Honoru Dion, sidu rekte", "Amu Dion, ne verŝu la supon", "Fido Dion, ne batu vian fraton" ktp.
Laŭ la kutimo de la epoko la infanoj krome ricevis la vok-nomojn de la gepatroj kiel kromnomoj: La filoj do nomiĝis Ehrenfried Lobegott, Ehrenfried Liebegott ktp. kaj analoge ĉe la filinoj. Tiu tradicio ekzistis dum multaj generacioj, tiel ke oni parolas pri la "saksa nom-ĉeno". Tiel la plej aĝa filo de Traugott estis baptita Ernst Friedrich Traugott (vokita Ernst), ties filoj ricevis la nomojn Ernst Gustav (vokita Gustav), Ernst Albert (Albert) ktp.:
Ehrenfried -> Ehrenfried Traugott -> Ernst Friedrich Traugott -> Ernst Gustav -> ktp.
Ne nur el la personaj nomoj oni multe povas lerni pri la memkompreno kaj sociala statuso de familio, sed ankaŭ multaj familiaj nomoj donas indikon pri deveno kaj historio - ne ĉiam ĉarmaj. Relative ofta familia nomo en Saksio ekzemple estas Backofen ("bakforno"). Kial tiu stranga nomo? Granda socia problemo de la 16-a ĝis 18-a jarcento estis beboj formetitaj de (ofte junaj kaj senedzaj) senesperaj virinoj. Por ke la etinfanoj ne mortu, ili demetis ilin ĉe publika loko, kie estus tre probable, ke oni baldaŭ trovus ilin, nome ĉe la vilaĝa bakforno. Kaj de tie la nomo, diskriminacia por la resto de la vivo.
Cetere la problemo de la nedezirataj eksteredzecaj infanoj mortigitaj de la propraj patrinoj estas la klasika demando de jurmedicino: kiel pruvi, ĉu la infano mort-naskiĝis aŭ ĉu ĝi vivis post la nasko kaj estis mortigita. Erst en 1681 okaze de la afero Anna Voigt oni eltrovis la (ankoraŭ ne tre fidindan) pruvon de la "naĝanta pulmo". Sed pri tio espereble Godfredo iam rakontos. Li ja devis skribi ekspertizon pri la unua eksperimenta pruvo de eŭropo jurmedicino.
Sign-in to write a comment.