Laŭ la modelo de „Perkomputora Termino-Kolekto“, kreita de Akademiano Rüdiger Eichholz (1922-2000) PnspE baziĝas sur la iama programo WordPerfect 6.0.

Kun la afabla konsento de pastro Eichkorn mi klopodas organizi la transformon de la malnovaj dosieroj (ĉ. 4 mb) en iuj hodiaŭ kutimaj, plej bone eble eĉ datumbazo. Bedaŭrinde mi ne tre kapablas pri komputiloj nek komputoroj.

Ekzistas „ĉeflisto“ (ekzemplon vd. sube) kaj (per la tiutempa sistemo aŭtomate faritaj) indeksoj de la diversaj lingvoj. Krome ekzistas „REF-regularo“ por unuece trakti ĉiam denove ekestintaj demandoj. Pli vere do temas pri (tre detalaj) terminologiaj principoj. Ĉiuj tekstoj kune certe ampleksas pli ol 1000 paĝoj en formato A4, se oni prezentas ilin per skribo-grando de 12 punktoj. Celo de tiu ĉi blogero estas precipe atentigi, ke tiu terminarego entute ekzistas: El la tirkesto en la reton! Ni esperas trovi helpantojn, kiuj pli kompetente kapablos prezenti PnspE al hodiaŭaj vortaristoj.

Kelkaj ekzemploj:

{U1} 582.475.2

{esc} Abieso Blanka *p
{eo1} blank<8>a abies**/o *p*i
{eo2} arĝent/a abi/o EVIT *ĉ*i
{eo3} kombil/a abi/o *a ARĤ *ĉ
{eo4} blank/a abi/o *ĉ*h
{de1} Weißμtanne f *k*n
{de2} Tanne f
{de3} Edelμtanne f *l*n
{en1} Silver μFir *d
{fr1} Sapin m blanc *e
{fr2} Sapin m pectiné *_*m
{fr3} Sapin m argenté *j
{hr1} Bijela jela *o
{nl1} Zilverspar *c
{no1} edelμgran *a
{sc1} Abies alba MILL. *_*g*n*o*r
{sc2} Abies pectinata (LAM.) DC. ARĤ *g
{sv1} silvergran *b

Piramidforma arbo ĝis 60 m alta, branĉoj regulaj en verticiloj, ŝelo skvameca, grizeca. Folio sube blankeca kun 2 laŭlongaj blankaj strioj kaj forŝirita postlasas ovalan cikatron. Florado IV-VI. Konusoj starantaj, 10-20 cm, semskvamoj tre malakraj. Precipe en montaroj. En B kaj NL plantitaj. *ĉ

Fon: *a st(en let 91-05-24 al be); *b fri[be]; *c FWBN[be]; *ĉ PPP[be]; *d FWFB[be]; *e FGFS[be]; *f FWPD[be]; *g SFF[be]; *ĝ vin[be]; *h PIV®abio[be]; *ĥ bos *i ei; *j Lar Fr-En[ei]; *ĵ be; *k DUD-gWb[be]; *l REG[be]; *m vin; *n REG[gh]; *o Bot.Garten,Makarska1994[be]; *p ref[be]; *r ETM[ac];

90/ref-2001

Rim: be(91-08-02): {eo2} estas traduko de {sv1}. Unue mi pensis, ke fri proponas ĝin kiel popolecan nomon de Abies alba kaj mi metis *b post {eo2}. Poste mi eksciis, ke fri estis petata de bos nur traduki la Svedajn nomojn Esperanten. Do li liveris nur tradukojn, ne proponojn de novaj popolecaj nomoj. Tial mi forigis lian *g post {eo2} kaj anstataŭis en la suba respondo de ei la rimarkon "fri" per "subtenanto de {eo2}". Sed por marki la limon de eblaj popolecaj nomoj, mi lasis mian unuan jenan rimarkon de 90-11-02 kaj la sekvan ei-respondon:

be(90-11-02): Mi forte malaprobas {eo2}. Ĝi estas traduko de naci-lingvaj terminoj {sv1},{en1} kaj {nl1}. Sed {eo1} estas traduko de {sc1}, kiu estas internacie fiksita termino de la Scienca nomenklaturo. Krome {eo1} estas en PIV. Plue ĝi estas facile memorigebla. Pro tio ne necesas iu popoleca krom-nomo en Esperanto. Ni ne kreu ĥaoson per tradukoj el naciaj lingvoj, se jam ekzistas bona solvo en Esperanto.

ei(95-12-15): Mi proponis {eo1} ne ĉar mi ŝatis ĝin, sed ĉar mi volis montri, kiel komun-lingva plant-nomo aspektus, se oni derivus ĝin de Esperant-scienca plant-nomo. Ĉi-kaze mi preferas {eo2} ankaŭ, se tiu ĉi ne indikas precize la saman nocion kiel {esc}. Sed, se mi ĝuste komprenis be, li deziris, ke {eo1}, la unua komunlingva termino, estu ĉiam transskribo de {esc}. Tial mi transskribis ĉiujn {eo1} tiel. ĉu mi ĝuste faris tion?

be(93‑03‑30): Pri {eo3}: "kombila" estas la signifo de la Scienca pectinata. {Sc2} arĥaiĝis, kaj pro tio ankaŭ {eo3} estas arĥaiĝinta vorto, tamen utila, se oni volas skribi aŭ paroli pri la arĥaiĝinta {sc2}.

be(95‑08‑02): La Estono Ahto Reinaru informas, ke en la Estona {ee} tio estas "valge μnulg" laŭ *r. En la Estona "valge" signifas "blanka". «96‑02‑02»

{esc} Akonito Kompakta *b &&

{eo1} kompakt/a akonit/o *b &&

{de1} - &&

{en1} - &&

{fr1} - &&

{hr1} - &&

{nl1} - &&

{no1} - &&

{sc1} Aconitum compactum *a &&

{sv1} - &&

Aconitum compactum estas pli malgranda ol Aconitumtauricum, folioj kun paralel-liniaj partoj. *b laŭ *a.

Fon: *a Bbb[be]; *b be; *c ZAND84[be];

92/ref-0054

Rim: be(93‑04‑23): La Latina vorto compactum signifas "densa, kompakta". laŭ *c. «96‑02‑02»

(Originala versio de 2009-01-21)

P.S. (2010-03-07): Legu pli pri botanika terminologio en la recenza eseo de Eichkorn pri Dazun.