En praaj tempoj, je ĉarma dimanĉa mateno, viro iris en la arbaron, dishakis grandan kvanton da ligno, kunligis ĝin en faskon, enigis bastonon, surŝultrigis la faskon kaj portis ĝin hejmen.
Jen venis al lia renkonto dimanĉe vestita sinjoro, kiu supozeble estis iranta al la preĝejo. Tiu haltis, alparolis la lignoportanton kaj diris: „Ĉu ci ne scias, ke estas dimanĉo surtere kaj ke je tiu tago la bona Dio ripozis, kia, li estis kreinta la mondon kaj ĉiujn bestojn kaj homojn? Ĉu ci ne scias, ke estas skribite kiel tria ordono: Observu la festotagon, ke ci tenu ĝin sankta?“ La demandanto tamen estis la bona Dio mem. Sed tiu lignohakinto estis tute obstina kaj respondis: “Dimanĉo surtere aŭ lundo enĉiele, ĉu tio koncernas min, kaj ĉu tio koncernas cin?“
“Ci do portu branĉofaskon eterne!“ parolis la bona Dio, “Tial ke la surtera dimanĉo estas tiom senvalora al ci, ci havu ekde nun eternan lunotagon kaj vi staru en la luno kiel averta figuro por tiuj, kiuj malsanktigas la dimanĉon per laboro!“
Ekde tiam ankoraŭ nun staras enlune la viro kun la branĉofasko kaj supozeble tiel daŭros stari ĝis la lasta eterneco.
Sign-in to write a comment.