Bela kolora kovraĵo invitas per floroj kaj fruktoj tralegi la libron. La leganto trovas kelk-cent plantojn (laŭ PIV: arboj, arbustoj, herboj, fungoj) kun manĝeblaj partoj, kiuj kreskas sovaĝaj en la naturo. Nomitaj estas ne nur ilia manĝebleco, sed ofte iliaj utilaj kaj danĝeraj efikoj. Nigre-blankaj dezegnaĵoj helpas pli facile identigi jam konatajn plantojn. Ĉiu planto estas mallonge, ofte iom tro mallonge priskribita. Por difini nekonatan planton oni nepre bezonas pli klarigan plant-libron.
En ĉiu plant-komplekso estas arigitaj en alineo "enteno" la ĉefaj ingrediencoj de la planto, kaj en alineo "terapia uzo" oni legas aron da efikoj aŭ efiko-sferoj en kazo de apliko. Ĉi tie oni nepre bezonas PIV-on. Kiu scias, kio estas blenoragio (PIV: inflamo de inaj kaj viraj generaj vojoj), kokluŝo (PIV: malsano kun konvulsia tuso), hidropso (PIV: akvoplena ŝvelaĵo en histoj), ktp. Oni rapide laciĝas en tia vortara traserŝado. Mi sopiris en tia libro liston kun mallongaj klarigoj de tiel malmulte konataj vortoj.
Oni miras, kiom da bonaj efikoj havas la plantoj. Kaj la libro ne nur atentigas la nutro-eblecojn, sed multe pritraktas la sanigajn utilojn. Sed mi dubas, ĉu ekz. la arigo de 42 malsanoj en la alineo "terapia uzo" sub la vorto "AJLO" (tutmajuskle skribite) rajtigas utiligi la diversajn ajlojn same por ĉiu terapio. Kaj por la terapia uzo mankas ĉiu atentigo, en kiu kvanto, en kiu formo, en kiu maniero kaj kiel preparite oni utiligu ajlojn aŭ ties ingrediencojn. Kaj ĉefa demando: Kio estas "AJLO"? Ĉu laŭ PIV nur ajlo (3) = la bulbo, aŭ ajlo (2) = la tuta herbo kun la infloresko, aŭ ajlo (1) = legomo kun folioj kaj bulbo. La aldonita bildo montras la infloreskon kaj tigojn de "Ajlo triangula". Post la nomo "AJLO" ja troviĝas la Scienc-Latina nomo Allium. Sed nun estas tute neklare, ĉu la efikon de "ajlo" havas nur Allium sativum = France: ail; Angle: onion, garlic; Germane: Knoblauch; Pole: czosnek (difino de la Fundamento por "ajlo" sen la Rusa nomo, kiun mi ne povas legi), aŭ ĉu same efikas ankaŭ Allium cepa = cepo kaj similaj specioj de Allium, (Rondo de Esperantistaj Flaŭristaj, REF notis 29 speciojn). Sagoj referencas nur al Allium porrum = poreo, Allium ŝchoenoprasum = ŝenoprazo, kaj Allium ursinum = urs-ajlo, kiuj estas aparte notitaj. Laŭ PIV cepo estas specio de ajlo, do "cepa ajlo". Sed "cepa ajlo" ne estas kovrita per la supra Fundamenta difino de ajlo, sed eĉ lezas la Fundamenton.
Ĉi tiu ekzemplo demonstras, ke Esperanto nepre bezonas klaran sistemon por la nomado de plant-specioj. La Fundamento de Esperanto difinas per siaj kvin difin-lingvoj nur komun-lingvajn nomojn de plantoj kiel ekz. ajlo, sed ne la Scienc-Latinajn genrojn kiel ekz. Allium kaj ne la speciojn (rigardu la suprajn speciojn de Allium). La aŭtoroj de ĉi tiu libro atentigas en sia antaŭvorto, ke ili "frontis terminologian problemon". Por plantoj ne troviĝantaj en PIV ili devis krei Esperanto-nomojn el la internaciaj scienc-Latinaj nomoj. Sed laŭ kiu sistemo?
La PIV-a sistemo baziĝanta sur Wüster estas ĥaosa. Ekz. la Latinajn genro-nomojn finantaj per -is estas arbitre transskribitaj ofte el la Latina genitivo -idis kiel "-ido", ekz. Adonis = adonido, aŭ lasante la -is, ekz. Berberis = berberiso, aŭ forigante la tutan finaĵon, ekz. Canabis = kanabo, aŭ kreante iun simil-sonan vorton, ekz. Capparis = kaporo. Tiel jam la transskribo de la genroj estas neklara, kaj ĉe la plant-specioj oni estas tute senhelpa. Pro tio okazis, ke la aŭtoroj donis al la specio Beta vulgaris la nomon "Beto sovaĝa", sed al Hippuris vulgaris la nomon "Hipurido vulgara". Samajn problemojn spertis en 10-jara laboro la Rondo de Esperantistaj Flaŭristaj. REF ellaboris regulan kaj stabilan sistemon por plant-nomoj, kiun povas apliki ankaŭ homoj ne regantaj la Latinan lingvon. Cetere mi dubas, ĉu oni povas sen lezo de la Fundamento majuskligi la komun-lingvajn plant-nomojn (ekz. Beto, Ajlo), kiuj estas minuskle skribitaj en la Fundamento.
Pli ol cent venenaj plantoj estas aparte listigitaj kun informoj, en kio kaj kiel ili estas venenaj. Tiel la libro estas tre utila por homoj, kiuj ŝatas kaj eĉ bezonas nutraĵojn el la libera naturo. La trokultivado de niaj nutraĵoj pli kaj pli bezonas tiajn montrilojn. Por REF mi tuj aĉetis kelkajn ekzemplerojn de ĉi tiu utila libro, ĉar ĝi estas bona kontribuo al la diskutoj pri Esperanto-nomenklaturo de sovaĝaj plantoj.
Antaŭ dua eldono mi esperas diskuton inter la aŭtoroj kaj REF-anoj pri unuecigo de la Esperanto-nomenklaturo. Krome dezirindas listo de vortoj ne troveblaj en PIV, ekz. "dekokte", "fitoterapio" p.1; listo de la malsanoj kun indiko de la paĝoj, kie troviĝas helpantaj plantoj kaj nelaste pli precizan bibliografion (mankas indikoj pri la eldonejoj kaj ties lokoj, eldon-jaroj kaj pri la lingvoj de la libroj).
Sed tiaj etaj mankoj ne malgrandigu la veran meriton verki kaj eldoni tian libron en Esperanto, kie ĝenerale malmultas faka literaturo.
La 43-paĝan kajeron "REF-regularo" (10 DM + senkostoj) kaj "Liston de speciaj epitetoj" oni povas mendi ĉe la recenzinto B. Eichkorn, Romäusring 20, DE-78050 Villingen, Germanujo.
Dazun, Edmond. Andrieu, André. Sin nutri en la naturo. Beauville [F-47470]: Amika Esperanto-Rondo Laŭte! 1995, 223 p. Broŝuro DIN A5.
(el: Terminoteko n-ro 14 (2/1996), p. 44-46)
Sign-in to write a comment.