Interreto: Page (3,0-3,5 yuanoj por 60 minutoj ĉe kafejo, ekzemple) aŭ senpage uzeblaj komputiloj ligitaj al interreto troviĝas en kvalitaj hoteloj similaj al 3- aŭ 4-stelaj, sed ne gastejoj. En seminariejo nur la kunsidejo kaj la E-oficejo estas senpage uzeblaj.

Sekureco: Kvankam Taiyuan estas sekura urbo, Konsilindas tamen ordinara singardemo kontraŭ poŝo- kaj mansako-ŝteloj precipe en busoj kaj stacidomoj. Rekomendindas havi vojaĝ-asekuron, LKK kaj ILEI-Ĉinio ne respondecas pri asekuro de la seminarianoj.

Kotizoj por partopreno:

200 Yuanoj, la kotizoj ne inkluzivas manĝadon, loĝejon kaj enir-biletojn de la ekskursoj.

Tamen :

Studentoj rajtas senpage partopreni (montru atestilon pri studenteco)

Senlaboraj ĉeestantoj rajtas peti stipendion por nuligi la kotizon aŭ rabati 100 Yuanojn.

Taga partopreno kostas 50 Yuanojn.

*Mondonacoj por la Organiza Fonduso estas bonvenaj.*

Loĝado en Taiyuan

Ĝenerale LKK ne aranĝas la loĝadon (ekskluzive de la trejn-instruistoj), tamen por eksterlandanoj LKK helpos. Krome, LKK aranĝas Senpagajn amasloĝejojn por gestudentoj ĉe la lernejo, Sed seminariano mem devas kunporti dormsakon aŭ litkovrilon.

Ĉirkaŭ la seminariejo troviĝas malmultekostaj loĝejoj, 5-10 minutojn piede de la seminariejo. Ĉ.60-80 yuanoj por dulita ĉambro, 30-40 yuanoj por unulito. Gravas mendi kiel eble plej frue. Ĉefe la plej malmultekostaj loĝejoj havas malmulte da lokoj, ĉar temas pri etaj konstruaĵoj.

Loĝdatoj: Kiel unuan loĝdaton oni kalkulas la daton de la alveno al la hotelo aŭ gastejo (ekloĝo); se oni venas iam post noktomezo, kalkuliĝas la daton de la antaŭa tago. Kiel la lastan daton oni kalkulas la daton de la forlaso de la hotelo, necesas forlasi la ĉambron antaŭ la tagmezo de la lasta tago. Se vi foriras post tagmezo, kalkuliĝas alia tago.

Dulitaj ĉambroj kaj hazarda kunloĝigo. La loĝiga servo aranĝas hazardan kunloĝigon de nekonatoj. Se vi ne volas esti kunloĝi kun alia, pagu la koston de la plena ĉambro.

Ne ĉiuj hoteloj kaj gastejoj havas aliron al Interreto.

La matenmanĝo ne estas inkluzivigita en la prezo de la ĉambro, krom se alie indikite.

Antaŭ- kaj postseminariaj ekskursoj

Ne estas organizataj de LKK, tamen se necesas, ni rekomendas la lokan turisman servon.

Pluraj vidindaĵoj en kaj ĉirkaŭ Taiyuan inkludas la Liu-Xiang Vojbendon, kiu enhavas maljunegajn ĉinajn domojn de grava heredaĵo, kaj pluraj temploj, kiel ekzemple la Chongshan Monaĥejo, la Jinci Templo, la Ĝemelo-Pagodo-Templo, kaj la Shaunglin Monaĥejo, Longtan Park kaj Yinze Park ankaŭ estas popularaj turismaj celoj.

Dumseminariaj ekskursoj

Pagi surloke. La prezoj inkluzivas busbiletojn kaj enir-biletojn.

1) Montgrimpado aŭ vizitado al la Jinci templo dependas de la seminarianoj.

La Ĝemelo-drako-monto estas 18 km norde kun belaj pejzaĝoj.

La Jinci templo situas sud-okcidente, 25 km-ojn de la urbcentro.

2) Fari rondvizitado al la urbo kaj Yinze Park

Kontaktinformoj

Arko (GONG Xiaofeng): 13065155677, arko.gong@qq.com, xfgong2002@163.com

Optimisto (LIU Baoguo): verdakoro@yahoo.com.cn , QQ: 25749836, Skajpo: optimisto2121

Hosemo (CHEN Zaiwei): 13208968091 ,QQ: 312670302

Jado (WEI Yubin): 0351-3133153 LKK

Vejduno (WANG Weidong):13303510256, wawedino626@sohu.com LKK