Seminario de Ĉina Sekcio de ILEI, Taiyuan 2010
Seminario de Ĉina sekcio de ILEI okazas nun en la urbo Taiyuan,Shanxi-provinco, norda Ĉinio. Al la seminario aliĝis kaj partoprenis 59 aliĝintoj ( 51 el 20 ĉinaj urboj, 6 el 4 alilandoj (Danlando kaj suda Koreio po 1, Usono kaj Japanio po 2), 2 personoj, kiuj ne povis fizike partopreni en la seminario sed pagis kotizon).
Entute okazis 13 prelegoj (inkl. Reta prelego pere de Skajpo) pri edukado, metodoj de E-instruado, ktp., 4 raportoj pri E-instruado en ĉinaj kaj japanaj lernejoj, 2 demonstraj instradoj kaj 4 E-kursoj (2 por pli ol 25 komencintoj kaj progresantoj, 2 por 50 infanoj) .
Ni ankau transsendas la prelegojn kaj kurs-instruadon en voĉ-ĉambro enrete. Ĉiutage pli ol 10 enlandaj esperantistoj rete ĉeestas nian seminarion,
Sign-in to write a comment.