La dua bulteno en Esperanto

Somera seminario de E-instruado en Taiyuan



Dato: la 1a-11a de aŭgusto, 2010

Loko: Bai-yang-shu-jie-Lernejo, Taiyuan, Shanxi-provinco

Organizanto: Ĉina sekcio de ILEI

Ĉeftemo: Pasinteco, Nuneco kaj Estonteco de E-instruado en Ĉinio

Ĉefaj Prelegoj:

Prof. Ronald Glossop el Usono

S-ro Peter Weide el Danlando, pri Germana edukado

S-ro Davis el Niĝerio

S-ro Ombro-Jang el Koreio, Pri korea E-movado

S-ro LI Shi-jun, Pri instruaj metodoj

S-ro WANG Tian-yi , "Ĉu la mandareno estas pli simpla ol Esperanto?"

S-rino YU Jian-chao, "Esperanto-Eduko de Ĉina Komunikada Universitato"

S-ro LIU Bao-guo, "Page aŭ senpage okazigi E-kurson"

S-ro PENG Zheng-ming, vojaĝo en Eŭropo

S-ro HAN Zu-wu, pri E-movado de la urbo Tianjin, kandidata ejo por venontjara seminario

Profesorino SONG Ping, spertoj pri la organizado de junulara E-aktivado

........pli da prelegontoj estas varbataj, bonvelu kontakti Arkon.

Provizoraj programeroj

Ĉi tie aperas nur la plej gravaj programeroj. La Estraro de ILEI-Ĉinio rezervas al si la rajton fari ŝanĝojn.



La 1a de aŭgusto, dimanĉo

Posttagmeze Alveno kaj registriĝo de seminarianoj.

Vespere Interkona vespero (20h00)

La 2a de aŭgusto, lundo

antaŭtagmeze 1) Inaŭguro (8h00),2) Prelegoj 3) kunfotado

posttagmeze 1) demonstra instruado (14h30) ,2) Elementa kurso ,3) Paroliga kurso

vespere Arta vespero

La 3a de aŭgusto, mardo

antaŭtagmeze

1) raportoj pri E-instruado en ĉinaj altlernejoj

2) Prelegoj de eksterlandaj e-istoj

3) Prezenti instrua-metodojn, lerniloj, lernolibrojn, ktp

4) DVD-filmojn en E-instruado

posttagmeze E-kursoj

vespere Amuza vespero---ludoj, ktp

La 4a de aŭgusto,merkredo

antaŭtagmeze

1) Prelegoj

2) Fakkunsido de ILEI-Ĉinio

posttagmeze E-kursoj

vespere Prelego de alilanda esperantisto pere de skajpo

La 5a de aŭgusto, ĵaŭdo

antaŭtagmeze

1) demonstraj kursoj: komparado inter ĉinaj metodoj kaj okcidentaj metodoj

2) E-kursoj

posttagmeze ekskurso

vespere Somera vespero (kun fruktoj...)

La 6a de aŭgusto, vendredo

antaŭtagmeze E-kursoj

posttagmeze 1) E-kursoj, 2) Sportoj

vespere Libera tempo

La 7a de aŭgusto,sabato

antaŭtagmeze E-kursoj

posttagmeze 1) E-kursoj, 2) konigi internacian ekzamenon de E

vespere Spekti kaj diskuti pri ĉina E-instrua filmo "Espero" ktp

La 8a de aŭgusto, dimanĉo

Antaŭtagmeze E-kursoj

posttagmeze E-kursoj

vespere Praktiki per skajpo kun alilandaj e-istoj

La 9a de aŭgusto, lundo

antaŭtagmeze E-kursoj

posttagmeze E-kursoj, E-kantolernado

vespere Renkontiĝo kun lokaj e-istoj

La 10a de aŭgusto, mardo

antaŭtagmeze E-kursoj

posttagmeze Ekskurso al la urbcentro

vespere bankedo

La 11a de aŭgusto, merkredo

antaŭtagmeze

1) resuma raporto , 2) Prezentado de kursanoj , 3) fermo



Por eniri la landon

ILEI-Ĉinio kaj LKK ne povas helpi pri vizpetoj faritaj post la 30-a de junio 2010 kaj principe ne povos respondi al tiaj malfruaj petoj.

Vizoj: alilandanoj bezonas vizon por eniri Ĉinion. Por peti la Ĉinan vizon necesas prezenti financajn garantiojn kaj ateston pri asekuro por la periodo dum kiu oni estos en Ĉinio.

La seminarianoj mem devas zorgi pri la akiro de vizoj.

Datoj: Bv. Noti, ke la invitletero povas teksti nur por la periodo de la oficiala seminaria daŭro. Se vi bezonas pli longan restadon, tion vi devas aranĝi private.

Kiel atingi la seminariejon

De la internacia flughaveno Beijing (Beijing Capital International Airport ) al la urbo Taiyuan estas du opcioj:

1) rekte flugi al la urbo Taiyuan, vojaĝodaŭro ĉ. 60 Minutojn, prezo 590 yuanoj aŭ malpli (rabato). Iras je 8h05, 8h10, 11h40, 13h25, 17h30, 20h25, 21h20, poste de Taiyuan Wusu flughaveno al la stacidomo, vojaĝodistanco ĉ. 15 kilometrojn, prezo 10 yuanoj por la flughavena aŭtobuso, Per taksio proksimume 50 yuanoj.

2) Unue preni la flughavenan aŭtobuson ( linio 7) rekte al Beijing okcidenta Stacidomo, prezo 16 yuanoj, iras je 7h20-24h00, poste per ekspresa trajno de Beijing okcidenta stacidomo al Taiyuan stacidomo, ĉ. 3 horojn, prezo 157 yuanoj. Iras je 7h20, 8h00, 8h40, 12h12, 12h36, 15h32, 16h26, 16h55, 18h05.



De la stacidomo Taiyuan al la seminariejo, vojaĝodistanco ĉ. 9.5 kilometrojn

1) per la aŭtobuso 830, ĝis la haltejo nomata Taigang-hospitalo ( preterpasi 17 haltejojn), 2-3 yuanoj, De Taigang-hospetalo piede 160 metrojn ĝis la seminariejo (Bai-yang-shu-jie elementa lernejo).

2) Piede 350 metrojn ĝis la suda stacidomo, per la aŭtobuso 829, preterpasi 19 haltejojn, ĝis la haltejo nomata Taigang-hospitalo. 2 yuanoj, De Taigang-hospetalo piede 160 metrojn ĝis la seminariejo (Bai-yang-shu-jie elementa lernejo).

3) Per la aŭtobuso 102, preterpasi 14 haltejojn, ĝis la haltejo nomata Jian-chao-ping, De la haltejo piede 1.0 kilometrojn ĝis la seminariejo (Bai-yang-shu-jie elementa lernejo).

4) Per taksio 15-20 minutojn, proksimume 20 yuanoj.



Por pli detalaj informoj kontaktu LKK-on



Utilaj informoj pri la urbo Taiyuan

Situo: Tàiyuán (ĉine: 太原市)( 37°27′~38°25′N, 111°30′~113°09′E) estas la ĉefurbo de la provinco Shanxi en Ĉinio. Ĝi situas je alto de 780 m.

Loĝantaro: Taiyuan havas administracian areon de 6.988 km² kaj ĉ. 3.398.000 loĝantojn (fine de 2003).

Klimato: Taiyuan havas musonan klimaton de moderklimata zono. Averaĝa temperaturo en aŭgusto, 16,9-27,8℃. Averaĝa kvanto de pluvo en aŭgusto: 119 mm.

Lingvoj: ĉina moderna komuna (parol)lingvo (Putong Hua) estas la sola oficiala lingvo. Preskaŭ ĉiuj ĉinoj lernas la anglan 3 aŭ 6 jarojn en lernejo, sed la kapablo komuniki en la angla estas malalta. En la provinco Shanxi ankaŭ ekzistas kelkaj dialektoj.

Monŝanĝado okazas laŭ reguloj de la libera merkato. En Beijing plejparto el la ĉinaj bankoj kaj vendejoj ekipas sin per mona aŭtomato (ATM), de kie eblas preni konstantan monon uzante eksterlandajn debetkartojn kaj/aŭ kreditkartojn. Sed en la urbo Taiyuan, la seminariejo ne estas en la urbcentro, nur kelkaj malgrandaj bankoj ĉirkaŭe, eble ne akceptas monŝanĝon al ĉina yuanoj el, ekzemple, eŭro aŭ usona dolaro. Rekomendinde por eksterlandaj seminarianoj estas ŝanĝi monon: (1) en fluĝaveno, ĉefe por tiuj, kiuj alvenas al la lando vendrede posttagmeze kaj semajnfino, (2) en Ĉina Banko semajntage (la labortempo de la bankoj estas de la 9h00 ĝis la 16h00.

Loka tempo: UTC + 8 horoj. Ne estas somera horŝanĝo.

Trinkakvo: La akvo estas ĝenerale bonkvalita, tamen laŭ ĉina kutimo oni ne trinkas rekte el krano sed trinkas boligitan akvon. En restoracioj akvo aŭ teo estas senpage servata, tamen en kelkaj estas page, dependas de la restoracioj. En la seminariejo kaj varma kaj malvarma akvo estas senpage trinkebla.

Vendejoj funkcias proksimume de la 9-a ĝis 22-a horo.

Elektraj tensio kaj frekvenco: 220 V kaj 50 Ĥ.

Trafika regulo: Aŭtoj iras sur la dekstra flanko de la vojo, kaj homoj piediras dekstre.

Transporto: La plejparto de la hoteloj kaj gastejoj troviĝas en piedira distanco de la seminariejo. En Taiyuan funkcias urbaj busoj, se vi volas ekskursi ekster la kadro de la seminaria programo, konsultu lokan seminarianon.

Taksioj: Varias laŭ urbo. En la urbo Taiyuan, por la unuaj 2 km-oj 8 yuanoj. Proksime de la stacidomoj kaj hoteloj troviĝas atendejo de taksioj.

Telefonado: Landa kodo por telefoni de ekster Ĉinio: +86 kaj kompleta poŝtebla telefonnumero aŭ +86 kaj kompleta telefonnumero minus la unua nulo de la regiona kodo. Telefonnumeroj por urĝaĵoj: Polico: 110. Ambulanco 120 kaj fajrobrigado: 119.



legu la duan parton