Antaŭ kelkaj tagoj miaj amikoj enretaj komencis sendi al mi gratul-kartojn unu post alia.
Miaj retadresoj preskaŭ ne povas teni la mesaĝojn.
Hodiaŭ matene mi trovis mesaĝon el Estimata S-ro Hu GuoZhu, veterana kaj famkonata esperantisto, trandukisto, verkisto, poeto( iniciatinto de Ĉinesko). Li denove donacis al mi poemon por gratuli mian naskiĝtagon.
Jen estas lia poemeto:
Kara Arka:
Hodiaŭ mi sopiras vin kaj donacas al vi poemeton:
>
Akrostike ARKA
(2010-02-28)
Agrabla festo-tago.
Raras la koincido:
Ke via naskiĝtago
Alvenas sub festgvido.
>
Amata, al vespera
Rendevuo en festo!
Kisas jam lun' apera
Al la salika kresto.
>
Ĝojan Naskiĝ- kaj Fest-tagon!
sincere salutas vin
huguozhu
Pri aliaj poemoj verkitaj por mi, legu mian blogon:
1) Al Arka --- laŭ ĉinesko Belulino Yu
2) Arka
Tiu ĉi jaro estas tigra jaro, ĉu ne ? ja estas mia jaro! Vere estas granda tago.
La tuta familio (Miaj gepatroj, miaj fratoj kaj mia propra familio) festis por mi hodiaŭ. Mia filino mendis tre bongustan sed multekostan naskiĝtagan kukon.
Sign-in to write a comment.