La titolo de ĵuslegita romano. Eksa brita sekretservano perdinta en Irako armilojn, do la karieron, vagas tra Londonaj mizerejoj. Iu trovas lin kaj instigas kontraŭbatali drogvendistojn. Li subite vekiĝas kaj unuope purigas tutan kvartalaĉon.

La aŭtoro malaprobas la militon en Irako kaj eĉ pli forte: la britan partoprenon en ĝi.

Tamen interlinie legeblas jeno: kial iri al fora Irako kiam ni havas tiom da purigendaj Irakoj ĉirkaŭe.

Viva priskribo de la agoj kaj moroj interalie de la albana mafio en Hamburgo kaj Londono.