Mi havas pli da libroj ol mi kapablas tralegi...

Mi havas pli da ideoj ol mi povas surpaperigi.

Mi havas pli da timzorgoj ol kiom mi povus memorteni.

Mi havas pli da amikoj ol mia kapablo amiki.

Mi havas pli da ŝatokupoj ol mi kapablas postkuri.

Mi havas pli da enspezota mono ol enspezita.

Mi havas pli da kapricoj ol la ĉirkaŭuloj povas elteni.