Hieraŭ en la najbaraĵo oni aŭdadis suferajn ĝemojn de senespero. La hispanoj venkis. La germanoj malvenkis.

Kvazaŭ la flugdirekto de la leda pilko—tiu ene malplena aĵo—estus tiom grava por la vivo de la du grandaj nacioj.

La ĉefministrino ĉeestis. La filmiloj foje montradis ŝian (ankaŭ eksterpiedpilke kutime funebran) vizaĝesprimon. Mi preferus ŝian ĉeeston en iu fabrikego minacata de malfermo pro "nesufiĉa profitdono".

Eble ankaŭ la hispana ĉefministro ĉeestis. Kaj sendube ĝojis pri la venko. Ĉu ne preferindus se li pensus pri la ekonomia maltriumfo kaj ĝojus iomete malpli.

Cetere, mi ne komprenas, kiel eblas dungi (aĉeti, lupreni) plejmulton da fremduloj kaj poste fieri pri la venko de sia nacia teamo. (Ĉi-ekzemple mi aludas nek Germanujon, nek Hispanujon, sed kelkajn aliajn landojn). Ĉu ne bonvenindas la tempo kiam la piedpilko iĝu pli ekster- kaj internacia? Teamo havu nomon, tamen ludu sub sia propra, ne sub la nacia flago.

Tamen pereaĉu la piedpilko, estas tro da ĝi ĉirkaŭe. Mi preferus ion kulturan, kvankam por tia bagatelo la registaroj ne havas sufiĉe da mono, nek la ĉefministroj alflugos la eventojn.