Mi ĵus havis disputon kun iu, kiun mi tentus nomi idioto. Tamen li ne estas idioto. Li havas "malsaman vidpunkton". El lia "vidpunkto" videblas neniu vero. Ĉio blanka nigras, kaj ĉio ruĝa... helas, lumas kaj adorindas.
Por li mi estas bagatela kritikaĉanto de komunismo. La ĝisĉielan montegon da kadavroj li ne vidas el sia "vidpunkto".
Per argumentoj tio ne respondeblas. Nur per provoko.
Kaj denove:
Ambaŭ scipovis doni merititan respondon al la ruĝpuguloj.
Mi proponus ledan jakon kun arĝentfadene brodita portreto de Pinochet. Aŭ la portreto estu lada, sed la jako tamen leda.
Allende murdis neniun (miascie) tamen ankaŭ estis diktatoro vivanta en lukso dum la popolo pludronis en mizeraĉo tipe socialisma: varmanko. Li estis amiko kaj admiranto de FiKastro-desastro. Allende forrabis la usonajn entreprenojn kaj ŝtatigis ilin. Tipa leninaĵo.
Mi ne estas admiranto de Pinochet. Mi klare diris: se iuj ne hontas admiri Che, FiKastron kaj aliajn fiulojn, same ne hontindas aperigi la portretojn de Franco kaj Pinochet.
Milokula, per tiu respondo mia respekto al vi kreskis (ĝi jam grandis).
Sign-in to write a comment.