Ĉi-matene mi ĉeestis la meson en la loka serba preĝejo. Fotilon mi ne kunportis, ĉar albiciklis.
Plaĉis al mi la virina ĥoro. Ne bleka, kiel ĉe la rusoj. Iomete malĝojigis la malmulto da preĝantoj.
La pastro eldonas novaĵleteron kun predikoj kaj kalendaro. Predikante li ĉiufraze substrekis: ni la ortodoksuloj, ni la ortodoksuloj, ni la ortodoksuloj. Ĉiukaze kiam mi aŭdas la "ni-sameklezianoj" ŝajnas al mi, ke oni forgesas Kriston.
En la enirhalo estis vendataj multaj ekleziaj libroj. Mi havis la impreson ke en la ekleziaj aferoj de la serboj ĉeestas multe da politiko.
Ĉu eĉ impreson oni ne rajtas kundividi?
Al Stelo: ĉu via aperonomo estas pli sciiga pri vi ol mia pri mi??
Pedro Hernández club has replied to Milokula KatoAmike,
Pedro
Tamen mia esto havas neniun rilaton kun la afero. Kiu ajn mi estus, mi liberas konigi miajn impresojn.
P.S. Cenzuri min ne eblas. Kiu ne ŝatas miajn opiniojn aŭ impresojn, liberas ne legi ilin. Punktofino.
Sign-in to write a comment.