Se vi serĉas laboron de vendisto en ŝuvendejo, vi devas havi magistran gradon pri ŝuvendado, komerco, sperton de laboro en ŝuvendejoj.

Se vi serĉas laboron de purigisto, vi devas esti sukcese studinta purigadon kaj prezenti atestojn pri tio, kion kiam kaj kiel vi purigis ĝis nun.

Se tamen vi volas dungigi vin ĉe kriminalpolico, via pasinteco interesos neniun. Eble nebuleca sinatesto ke vi "laboris en la domeno de leĝoprotektado" sufiĉos.

Ĉar antaŭnelonge oni malkovris ke 100 (cent) kunlaborantoj - kaj inter ili ankaŭ altrangaj - de la landero Brandenburg en Germanujo laboris antaŭe ĉe la orienta sekretpolico, la fifama Stasi.

Mi konas proverbon kiu diras ke "la trigroŝan ŝteliston oni pendumas, sed la arĝentmoneran oni honoras".