Kvankam Michel Jackson per sia morto kaj la financa krizo per sia nemortemo iomete mildigis ĝin.
Do nun oni malkovris pluajn milojn da eks-sekretpolicanoj orientgermanaj en la ŝtata oficaro de la unuiĝinta kaj laŭkrede demokratia Germanujo...
Aŭdiĝis jam la voĉoj dirantaj "ni forgesu ja, pasis dudek jaroj".
Ĉu ankaŭ la sekretpolicanojn agintajn pli frue, nome inter la jaroj 1933 kaj 1945 oni lasu trankvile? Pasis ja eĉ pli da tempo ekde tiam.
La reganestrino firme kredigis ke la anoj de Stasi ne restos sur siaj nunaj postenoj.
Tamen eĉ en ŝia korpogardistaro ili ĉeestas, he-he.
2. Tamen kelkajn malbonŝanculojn oni pendigis en Nurnbergo en 1946. Aliaj fiuloj vivis en gloro kaj honoro ĝistombaj. Ĉi-punkte vi pravetas.
Karl: pri la iama Sovetio vi certe pravas, tamen la nuna Ruslando intence heredis la kriman pasintecon. En la novaj rusaj lernolibroj pri historio Stalin estas grandega militestro. Tamen mi priparolis Germanujon.
Ne temas pri nur kunlaborintaj kun Stasi kaj laborantaj ie ajn.
Sign-in to write a comment.