Ekde nelonge jukaĉas mia hauto sur la nuko, sub la hararo.
Nur hodiaŭ mi havis la tempon viziti haŭtkuraciston. Li konsilis al mi du kuracilojn kaj sendis hejmen.
Mi haltis ĉe la akcepteja giĉeto por atendi la elpresotan kuracilpreskribaĵon. Ĝi elrampis el la presilo. La akceptistino etendis la manon, prenis la slipon kaj nerigardinte donis al apude staranta maljunulino.
Ĉi-lasta prenis la paperon kaj plektinte ŝovis en la poŝon. Ŝia vizaĝo esprimis transrandan konfuziĝon, tamen ŝi diris nenion. La junulino diris: "Enŝmiru en la kaphararon".
Mi petis mian slipon, ŝi reordonis al la komputilo elpresadon de la sama kuracilpreskribilo.
Estu atentaj, gekaraj !
Sign-in to write a comment.