Oni postulis de mi kelkajn pasportajn fotojn. Nepre bele vestitajn kaj koltukohavajn.

La tasko estis tro malfacila por mi, simplavesta kaj malsolenema.

Do mi fotis min mem ĉiutagaspekte. Poste mi elŝutiis el Interreto foton de viro bele vestita kaj surŝovis mian kapon sur liajn kolon kaj ŝultrojn.

La aĉkvalita elreta foto rimarkeble olis disde la foto de mia kapo. Mi superpentris "mian" veston uzante mian kutiman bildoprilaborilon. La rezulto estis bela. Mi fakte ne bezonis la elretan foton, ĉar povis rekte aldesegni la koltukon kun la blankĉemiza kolumo.

Finfine mi iris al envendeja memserva bildopresilo. Post iometa zumado la aparato elkraĉis okon da miaj bildaĵoj.

Mia kompatinda kapo estis kunpremita de ambaŭ flankoj kaj plilongigita kiel kukumo, ĉar la presilo perforte ŝanĝas la interrilaton de la alteco kaj larĝeco.

Tamen la fotoj estis aprobitaj de tiu kiu ilin de mi postulis.

Gehomoj, kie trakuras la limo inter la realo kaj elpensito ?