Unue, ne legu ĉi tiun blogeron neleginte la antaŭan:
www.ipernity.com/blog/57082/130924
Kaj nun oni rajtas plulegi :
Vi ja aŭdis aŭ legis pri la brita dekkelkjara paro kiu naskis infanon. Se oni demandus mian opinion, mi dirus : gekaraj, brave ke vi decidis vivigi kaj ne mortigi vian idon. Dio helpu vin resti kune kaj kreskigi vian infanon.
Mi ĵus legis tre rimarkindan reagon de iu nekredanto. Li aŭ ŝi skribas : la homo estas la sola bestospeco (sic) kiu atinginte la idonaskan kapablon/maturecon ankoraŭ ne kapablas socie, mone, mense prizorgi sian idon. Ĉiuj aliaj bestoj (sic) tion kapablas.
Brile ! Ĉapelon ! Dankon pro la pensigo !
Ĉar homo ne estas besto.
Bestoj, ni devas iom besti;
ne estas hom' spirit' aera,
sed apetito povas esti
la sola paradiz' surtera.
Sign-in to write a comment.