Posedanto de bona fotilo* kaj faranto de malbonaj fotoj, mi senespere gratas la nukon...

Hieraŭ mi rimarkis televidaĵon : ĵurnalisto demandadis ulon, dume la fotistino fotadis. Senĉese : stare, ĝisplanke kline, kaŭre, desurseĝe.

Ŝi havis fotilegon kun beko pli granda kaj longa ol ŝia kruro. Certege ŝi fotis por gazeto.

Do mi demandas : oni fotas per perfektegaj iloj, sed la kvalito de la gazeta presado ne permesas montri la dekomencan bildokvaliton. Gazetaj bildoj ja estas plejparte malklaraj.

__________

*www.reghardware.co.uk/2008/10/14/review_canon_powershot_ŝ110_is/

www.amazon.co.uk/Canon-PowerShot-Ŝ110-Digital-Camera/dp/B001EO750O