La samtempulo Boirac notis en sia inventario de 1909:
Bazilisk'o - (zool.) speco de fabla lacerto - basilic.
do nur la mitologian signifon plus franca traduko plus iu nekohera fak-indiko "zool." (ĉe "fabla" ni atendas "mitologio").
Du jarojn poste, en 1911, Kabe atribuis du signifojn al bazilisko en sia difin-vortaro de 1911:
Bazilisk-o 1. (Zool.) Amerika lacerto (Basiliscus americanus). - 2. Fabela drako, kies rigardo mortigas.
Tiel restis ĝis PIV 2005 (egalas al ePIV 2012), nur la intersekvo estas ŝanĝita:
bazilisk/o [OA 1]
1 Fabela serpento, kiu mortigis per nura rigardo.
Nia elir-punkto, la germana Basilisk tamen ankoraŭ havas (kaj havis en 1909) du pliajn signifojn:
3 (heraldiko) Blazona estaĵo, kun miksitaj trajtoj de koko, serpento kaj drako.
4 (milit-aferoj) Speco de 15-jarcenta kanono kun aparte longa tubo kaj alta traf-precizo, uzitaj precipe kontraŭ remparoj kaj aliaj fortikaĵoj.
La heraldikan signifon jam notas nia heraldika terminaro [2], la signifon de mez-epoka kanono, mi ne ankoraŭ trovis ie. La senco-transiro de la malnov-greka fabela estaĵo al heraldiko ne estas tre surpriza. En blazon-scienco bazilisko simbolas la reĝon de la serpentoj, do diablon, kiu estas la estro de la reformacio (!). Bildigo do de herezo kaj de la Antikristo. Ĉar la spiro de bazilisko laŭtradicie estas venene mortiga, ĝi krome estas simbolo de pesto kaj morto. Fine oni komprenis ĝin kiel alegorio de la elpelo el la paradizo, pro la biblie asertita rolo de la serpento en tio.
Ankaŭ la transpreno de la nomo por sia-epoke timitaj kaj aparte efikaj kanonoj estas facile komprenebla. Same kiel la estaĵo en la greka mitologio ankaŭ la nove disvolvitaj kanonoj kvazaŭ mortigis per nura rigardo kaj ilia "spiro" estis venene mortiga.
La Heraldika Terminaro instruas, ke bazilisko kovras ankaŭ signifon 3 en la franca, angla, germana kaj rusa (la polan ĝi ne havas). Kaj pri la tre specifa termino de mez-epoka kanono mi ne dubas, ke estas same. Tamen leksikografie estas neniu detaliga progreso de post Kabe 1911. Ĝis hodiaŭ mankas difinoj 3 kaj 4 en PIV. Kia stagnado!
------
[1] Mi povas kontroli nur en la 2-a eld. (EG II), ĉar mankas al mi EG I.
[2] Starodubcev, Nikolaj N.: Illjustrirovannyj slovar po geralʹdike - 1005 terminov na russkom, ukrainskom, anglijskom, ėsperanto, francuzskom, nemeckom, latinskom jazykach / Nikolaj Starodubcev. Doneck : "Doneččina" , 1996, 345 p.
Heraldika terminaro, 1005 terminoj en la rusa, ukraina, angla, Esperanto, franca, germana kaj latina. ISBN 5-87420-084-8 - 1996, n-ro 36, p. 19.
Jes, Cezar, tamen la unukornulo el la hinda mitologio estas afabla estaĵo, ne teruriga kiel bazilisko: eo.wikipedia.org/wiki/Unukornulo.
El vortara vidpunkto ekestas la demando, kial entute la Lingva Komitato (LK) en 1909 oficialigis tian randan vorton kiel bazilisko, sendube malgrava por baza konversacio, eĉ por literara uzo. Diversaj hipotezoj estas penseblaj:
1. La vorto en 1909 estis pli konata kaj kutima pro la tiuepoka edukado en eŭropaj lernejoj.
2. Ĝi celas (ankaŭ) konfirmi la instruon pri transskribo de la internacia -s- al la esperanta -z-.
3. Pro la decido-proceduro en la LK, nome la principo de rond-ira forstreko: Malneta listo estis sendita de LK-ano al LK-ano kaj ĉiu rajtis forstreki tiujn vortojn, pri kiuj li aŭ ŝi ne konsentis. La fine restantaj vortoj estis akceptitaj kaj publikigitaj. La malavantaĝo de tiu metodo estas, ke perdiĝis vortara kohereco kaj ensteliĝis iaj hazardoj kaj kapricoj. "Transvivis" tiun proceduron precipe la malgravaj, randaj vortoj. Rezulto estas, ke la Vortaro Oficiala enhavas tiom da ekzotikaj vortoj, dum ofte bezonataj de la banala ĉiutago longe ne estis troveblaj en ĝi.
En 1909, do samjare kiel OA 1 aperis la vortaro Esperanto-Rusa de Z., lia lasta vorto en leksikologio antaŭ la morto en 1917:
Zamenhof, L.L.
Polnij slovar’ meĵdunarodnago jazyka esperanto
Ĉast' esperantsko-russkaja Vortaro Esperanto-rusa Moskva: Librejo “Esperanto”, **1909** pr. Kelter, Warszawa 14x10cm 153p.
2a eld.: 1911
uea.org/dokumentoj/bib/rusa.html
En la enkonduko al la 2a eld. 1911 ni legas:
« Ĉi tiu vortaro, aranĝita laŭ la Vortaro Esperanto-Germana de H. Jürgensen, prezentas la duan parton de mia ĝis nun ekzistinta "Plena Vortaro de Esperanto, parto Rusa-Esperanta" [do RE de 1889 kun pluraj senŝanĝaj represoj]. Ĝi ne enhavas en si ion novan, ĝi prezentas simple kiom eble plenan kolekton da vortoj, kiuj en la nuna tempo estas trovataj en la Esperanta literaturo kaj en alilingvaj Esperantaj Vortaroj.
L. L. Zamenhof »
eo.wikipedia.org/wiki/Plena_vortaro_de_internacia_lingvo_Esperanto._Parto_Esperanto-rusa
Povas esti, ke "bazilisko" el Jürgensen 1904 estis transprenita al ER 1909, kaj ke ER 1909 ankoraŭ estis konsultita por OA 1 (1909) (?!).
Ĉu eble Jürgensen ne estas pseŭdonimo, sed pajlo-viro de Z.? German-lingvano, kiu helpis / asistis al Z. pri la germanaj tradukoj?
Sign-in to write a comment.